Primatoj estas ordo de mamuloj. La termino devenas el latina vorto por "unua rango".[1][2] En taksonomio, primatoj inkludas prosimiulojn kaj simiulojn.[3] Primatoj aperis el prauloj kiuj vivis en arboj de tropikaj arbaroj; multaj primataj karakteroj reprezentas adaptaĵojn al la vivo en tiu defia tri-dimensia medio. Plej primataj specioj restas almenaŭ parte arboloĝantoj.
Kun la escepto de homoj, kiuj loĝas en ĉiu kontinento, plej primatoj loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj regionoj de Ameriko, Afriko kaj Azio.[4] Ili gamas laŭgrandece el Berta muslemuro, kiu pezas nur 30 g, al la Orienta gorilo de malaltaj teroj, kiu pezas ĉirkaŭ 200 kg. Baze sur fosilia pruvaro, la plej fruaj konataj veraj primatoj, reprezentataj de la genro Teilhardina, datas el antaŭ 55.8 milionoj da jaroj.[5] Frua proksima primata parenco konata el abundaj restoj estas de fina Paleoceno Plesiadapis, de antaŭ ĉirkaŭ 55–58 milionoj da jaroj.[6] Studoj per molekula horloĝo sugestas, ke primata branĉo povas esti eĉ pli antikva, origine en la mezo de la periodo de Kretaceo de antaŭ ĉirkaŭ 85 ma.[6]
La ordo Primatoj estis tradicie dividita en du ĉefaj grupoj: prosimiuloj kaj antropoidoj (simiuloj). Prosimiuloj havas karakterojn pli kiel tiuj de la plej fruaj primatoj, kaj inkludas la lemurojn de Madagaskaro, la lorisojn, kaj la tarsiedojn. Simiuloj inkludas simiojn, grandsimiojn kaj homojn. Pli ĵuse, taksonomiistoj preferis disigi primatojn en la subordo Strepsirinoj, aŭ malseknazaj primatoj, konsistaj el ne-tarsiedaj prosimiuloj, kaj la subordo Haplorinoj, aŭ seknazaj primatoj, konsistaj el tarsiedoj kaj simiuloj. Simiuloj estas dividataj en du grupoj: katarinoj (mallarĝ-nazaj) simioj kaj grandsimioj de Afriko kaj sudorienta Azio kaj platirinoj ("eben-nazaj") aŭ Amerikaj simioj de Suda kaj Centra Ameriko. Katarinoj konsistas el Cerkopitekedoj aŭ Malnovmondaj simioj (kiaj pavianoj kaj makakoj), gibonoj kaj Homedoj aŭ grandsimioj aŭ senvostaj simioj; Amerikaj simioj inkludas la kapuĉulojn, hurlulojn kaj sciur-simiojn. Homoj estas la ununuraj vivantaj katarinoj kiuj disvastiĝis sukcese for de Afriko, Suda Azio, kaj Orienta Azio, kvankam fosilia pruvaro montras ke multaj aliaj specioj estis iam ĉeestaj en Eŭropo. Novaj primataj specioj estas ankoraŭ malkovrotaj. Pli ol 25 specioj estis taksonomie priskribitaj en la jardeko de la 2000-aj jaroj kaj dekunu estis priskribitaj ekde la jardeko de la 2010-aj jaroj.
Konsiderita ĝeneralistaj mamuloj, primatoj elmontras larĝan gamon de karakterizaĵoj. Kelkaj primatoj (inkluzive de kelkaj homsimioj kaj pavianoj) estas ĉefe surteremaj prefere ol surarbemaj, sed ĉiuj specioj posedas adaptiĝojn por surgrimpado de arboj. Movadoteknikoj uzitaj inkludas salti de arbo ĝis arbo, piediradon sur du aŭ kvar membroj, maniradoj, kaj saltadon inter branĉoj de arboj (pendiro aŭ braksvingado). Primatoj estas karakterizitaj per grandaj cerboj relative al aliaj mamuloj, same kiel pliigita dependeco en stereoskopa vidkapablo prefere al flarsento, la domina sensa sistemo en la plej multaj mamuloj. Tiuj ecoj estas plievoluintaj en simioj kaj homsimioj kaj videble malpli en lorisoj kaj lemuroj. Trikolora vidkapablo formiĝis en kelkaj primatoj. La plej granda parto ankaŭ havas kontraŭstareblajn dikfingrojn kaj kelkaj havas prenipovajn vostojn. Multaj specioj estas sekse dimorfaj; diferencoj inkludas korpomason, kaningrandecon, kaj kolorigon. Primatoj havas pli malrapidajn rapidecojn de evoluo ol aliaj simile grandaj mamuloj kaj atingas maturecon poste, sed havas pli longajn vivotempojn. Depende de la specio, plenkreskuloj povas vivi en soleco, en parigitaj paroj, aŭ en grupoj de ĝis centoj da membroj.
La simbolo † indikas grupon nun elmortintan.
Jen kelkaj romanoj kie primatoj ludas ŝlosilan rolon:
Primatoj estas ordo de mamuloj. La termino devenas el latina vorto por "unua rango". En taksonomio, primatoj inkludas prosimiulojn kaj simiulojn. Primatoj aperis el prauloj kiuj vivis en arboj de tropikaj arbaroj; multaj primataj karakteroj reprezentas adaptaĵojn al la vivo en tiu defia tri-dimensia medio. Plej primataj specioj restas almenaŭ parte arboloĝantoj.
Kun la escepto de homoj, kiuj loĝas en ĉiu kontinento, plej primatoj loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj regionoj de Ameriko, Afriko kaj Azio. Ili gamas laŭgrandece el Berta muslemuro, kiu pezas nur 30 g, al la Orienta gorilo de malaltaj teroj, kiu pezas ĉirkaŭ 200 kg. Baze sur fosilia pruvaro, la plej fruaj konataj veraj primatoj, reprezentataj de la genro Teilhardina, datas el antaŭ 55.8 milionoj da jaroj. Frua proksima primata parenco konata el abundaj restoj estas de fina Paleoceno Plesiadapis, de antaŭ ĉirkaŭ 55–58 milionoj da jaroj. Studoj per molekula horloĝo sugestas, ke primata branĉo povas esti eĉ pli antikva, origine en la mezo de la periodo de Kretaceo de antaŭ ĉirkaŭ 85 ma.
La ordo Primatoj estis tradicie dividita en du ĉefaj grupoj: prosimiuloj kaj antropoidoj (simiuloj). Prosimiuloj havas karakterojn pli kiel tiuj de la plej fruaj primatoj, kaj inkludas la lemurojn de Madagaskaro, la lorisojn, kaj la tarsiedojn. Simiuloj inkludas simiojn, grandsimiojn kaj homojn. Pli ĵuse, taksonomiistoj preferis disigi primatojn en la subordo Strepsirinoj, aŭ malseknazaj primatoj, konsistaj el ne-tarsiedaj prosimiuloj, kaj la subordo Haplorinoj, aŭ seknazaj primatoj, konsistaj el tarsiedoj kaj simiuloj. Simiuloj estas dividataj en du grupoj: katarinoj (mallarĝ-nazaj) simioj kaj grandsimioj de Afriko kaj sudorienta Azio kaj platirinoj ("eben-nazaj") aŭ Amerikaj simioj de Suda kaj Centra Ameriko. Katarinoj konsistas el Cerkopitekedoj aŭ Malnovmondaj simioj (kiaj pavianoj kaj makakoj), gibonoj kaj Homedoj aŭ grandsimioj aŭ senvostaj simioj; Amerikaj simioj inkludas la kapuĉulojn, hurlulojn kaj sciur-simiojn. Homoj estas la ununuraj vivantaj katarinoj kiuj disvastiĝis sukcese for de Afriko, Suda Azio, kaj Orienta Azio, kvankam fosilia pruvaro montras ke multaj aliaj specioj estis iam ĉeestaj en Eŭropo. Novaj primataj specioj estas ankoraŭ malkovrotaj. Pli ol 25 specioj estis taksonomie priskribitaj en la jardeko de la 2000-aj jaroj kaj dekunu estis priskribitaj ekde la jardeko de la 2010-aj jaroj.
Konsiderita ĝeneralistaj mamuloj, primatoj elmontras larĝan gamon de karakterizaĵoj. Kelkaj primatoj (inkluzive de kelkaj homsimioj kaj pavianoj) estas ĉefe surteremaj prefere ol surarbemaj, sed ĉiuj specioj posedas adaptiĝojn por surgrimpado de arboj. Movadoteknikoj uzitaj inkludas salti de arbo ĝis arbo, piediradon sur du aŭ kvar membroj, maniradoj, kaj saltadon inter branĉoj de arboj (pendiro aŭ braksvingado). Primatoj estas karakterizitaj per grandaj cerboj relative al aliaj mamuloj, same kiel pliigita dependeco en stereoskopa vidkapablo prefere al flarsento, la domina sensa sistemo en la plej multaj mamuloj. Tiuj ecoj estas plievoluintaj en simioj kaj homsimioj kaj videble malpli en lorisoj kaj lemuroj. Trikolora vidkapablo formiĝis en kelkaj primatoj. La plej granda parto ankaŭ havas kontraŭstareblajn dikfingrojn kaj kelkaj havas prenipovajn vostojn. Multaj specioj estas sekse dimorfaj; diferencoj inkludas korpomason, kaningrandecon, kaj kolorigon. Primatoj havas pli malrapidajn rapidecojn de evoluo ol aliaj simile grandaj mamuloj kaj atingas maturecon poste, sed havas pli longajn vivotempojn. Depende de la specio, plenkreskuloj povas vivi en soleco, en parigitaj paroj, aŭ en grupoj de ĝis centoj da membroj.
Lemuroj loĝas nature nur en Madagaskaro.