dcsimg

Amaranto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Amaranto (latine Amaranthus) estas genro da 60 specioj de plantoj.

Ĉefaj specioj

 src=
Amaranthus retroflexus, Bildo el Thomé: Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz, 1885.

Genro Amaranthus enhavas pli ol 60specioj :

Homa uzo

Specioj de amaranto estas uzataj kiel grajna kaj legoma manĝaĵo, pigmento, kaj ornamaĵo.

Amaranto estis unu el la ĉefaj manĝaĵoj de la inkaoj, kaj ĝi ankoraŭ estas uzata en la regiono hodiaŭ. Ĝi estis ankaŭ manĝita de la aztekoj, kaj manĝita dum iliaj religiaj ceremonioj, miksata kun mielo.

Pluraj centoj da specioj kaj varioj da amarantoj (Amaranthus) kultivatas en anda Ameriko kaj Hindio (Vidu ankaŭ Vandana Shiva) ĉefe por ties semoj, pli nutroriĉaj ol cerealoj. Ankaŭ la folioj manĝeblas, kiel spinaco.

Komparu nutraĵajn kvalitojn de amaranto kun tiu de terpomo (enhavo en 100 gramoj):

  • Proteinoj : Amaranto: 14,7 g. Terpomo: 2,1 g;
  • Fero: Amaranto: 0,011 g. Terpomo: 0,0007 g;
  • Kalcio: Amaranto: 0,51 g. Terpomo: 0,01 g.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Amaranto: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Amaranto (latine Amaranthus) estas genro da 60 specioj de plantoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO