dcsimg

Nigra paruo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nigra paruo estas 10 al 11.5 cm longa, kaj havas distingan grandan blankan makulon en la nuko (plej karaktera eco de la specio) tre kontrasta kun la nigra kapo, kio nomigas la specion, kune kun la malhelgriza dorso kun iom da malhelverda nuanco. La kapo, gorĝo kaj kolo de plenkreskuloj estas brile nigraj, kontraste kun la blanko de la nuko kaj de la vizaĝo; la blankaj pintoj de la flugilkovriloj montras duoblan blankan flugilstrion, kiu diferencigas la specion disde la Blua paruo kaj la Granda paruo, kiuj havas ununuran flugilstrion. La subaj partoj estas blankaj nuance al okro aŭ ruĝeco ĉe la flankoj. La beko estas nigra, la gamboj grizecaj kaj la irisoj malhelbrunaj.

Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, la nigra kapo ne havas sheen, kaj la blanko de nuko kaj vangoj estas nuance al flava.

Subspecioj

Estas kelkaj subspecioj. La brita raso P. a. britannicus havas olivbrunan dorson, kio distingas ĝin el la nomiga kontinenta raso P. a. ater kies dorso estas pli bluecgriza. La irlanda raso "P. a. hibernicus" rimarkindas pro sia tre sulfurflavo en vangoj, ventro kaj brusto kio ege distingas ĝin. Ili havas ankaŭ pli grandan bekon ol la britaj kaj kontinentaj kuzoj. La vostokovriloj de la irlanda raso ankaŭ montras pli palan pugon. La raso de Nordafriko nome P. a. ledouci havas flavajn subajn partojn kaj vangojn, kaj la raso de Cipro P. a. cypriotes havas okran nuancon en supraj partoj kaj tre okrajn subajn partojn.

Kutimoj

La Nigra paruo formas etajn arojn vintre kun aliaj paruoj. Tiu specio similas al aliaj paruoj pro sia akrobata lerteco kaj senripoza agademo, kvankam ili plej ofte grimpas surtrunke, kaj pro la etaj saltetoj iom moviĝas kvazaŭ certiedo. La manĝo estas simila al tiu de la aliaj paruoj; plaĉas al ili fagotrunkojn, plukas la semojn de lariko kaj abio kaj kuniĝas al akantioj kaj kardeloj ĉe betuloj kaj alnoj. Ili ankaŭ vizitas ĝardenojn por manĝi varion de disponeblaj manĝaĵoj, ĉefe semojn de sunfloroj. Dum tiu agado ili montras senhaltan mallongan flugadeton kaj aralvokon; la kanto, se tiu nomo eblas, estas strida if-hi, if-hi, if-hi, aŭdata ĉefe el januaro al junio, sed ankaŭ en aŭtuno. Varianto de tiu kanto aŭ alvoko finas per akra iĉi.

Reproduktado

 src=
Periparus ater

Preferata nestoloko estas truo en putrinta arbostumpo, ofte malsupre, kaj la nesto estas profunda en la truo; ili okupas ankaŭ truojn engrunde, nestotruojn de musojkunikloj, fendojn inter ŝtonoj en muroj, malnovajn nestojn de pigoj aŭ aliaj grandaj birdoj, kaj nestotruoj de sciuroj. La nestomaterialo estas musko, haro kaj herbo, kiun oni forte interplekigas kaj oni uzas harojn de kuniklo aŭ plumojn por kovrado; la ino demetas 7 al 11 blankajn ovojn punktitaj je ruĝo, tipe inter paruoj maje; dua ovodemetado ege raras.

Taksonomio

Tiu palearktisa specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Parus ater.[1] Tiele li estis konata dum pli da du jarcentoj.

Plej parto de fakuloj ankoraŭ konsideras la Nigran paruon kiel membro de la subgenro Periparus ene de la genro Parus, sed la American Ornithologists' Union konsideras Periparus kiel distinga genro. Tion konfirmas analizoj de DNA; Periparus ŝajne estas pli proksimaj al la paruoj de la genro Poecileol al aliaj paruoj (Gill et al., 2005).

Krome la samaj informoj sugestas, ke tiu specio estas parafiletika rilate la Nigrakresta paruo kiu aspektas kvazaŭ iom krestita, pli malhela versio de la Nigra paruo. Aŭ la Nigrakresta paruo estu inkludita en P. ater, aŭ kelkaj Nigraj paruoj estu konsiderataj kiel distinga specio. Krome estas pli da kompliko pro hibridiĝoj.

Vidu ankaŭ

 src=
Nigra paruo

Referencoj

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 190. “P. capite nígro, dorso cinereo, occipíte pectoreque albo.”.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nigra paruo: Brief Summary ( Esperanto )