dcsimg

Okzalo ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Okzalo (Rumex acetosa) estas plurjara dioika herbo, kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.

Manĝado

La okzalo estas manĝebla krude en salato aŭ preparite kiel spinaco. Okzalosupo estas parto de tradiciaj kuirartoj en orienta Eŭropo, ĉefe en slavaj landoj (Pollando, Rusio, Ukrainio) kaj en juda kuirarto.

Trinkado

Faru teon de freŝaj aŭ sekigitaj folioj.

Kuraca efiko

La okzalo purigas la sangon kaj korpon. Ĝi ankaŭ bone sensoifigas kaj helpas kontraŭ febro. Somere la freŝa acida gusto malvarmigas la stomakon.

Atentu!

La acido de la okzalo povas kaŭzi renŝtonojn kaj/aŭ diareon, do manĝu ne tro ofte kaj evitu se vi jam havis renŝtonojn.

Vidu ankaŭ

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Okzalo: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Okzalo (Rumex acetosa) estas plurjara dioika herbo, kies folioj estas freŝe acidetaj pro relativa granda enhavo de okzalatoj.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO