Melono estas tropika planto, specio de kukumo (Cucumis melo) kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plejofte flava aŭ verdeta. Ankaŭ la frukto mem nomiĝas melono. Atentu ne konfusi kun la dolĉajn melonojn kaj akvomelonojn.
La nomo devenas de la greka kaj signifas "granda pomo".
Notinde unu ĉina kulturvario havas esperantan nomon verda stelo[1]. Tiun kulturvarion kreis Huang Yinbao en la 1990-aj jaroj.
Matura melono sonoras obtuze kaj kave kiam oni frapas ĝin, malmaturaj melonoj apenaŭ sonoras iel. Kvankam melonoj ankoraŭ maturiĝas post la rikolto, plejbongustaj estas tiuj kiuj finmaturiĝis sur la kampoj. La dolĉa odoro de la frukto estas alia indiko de matureco. Maturaj melonoj estas pli pezaj ol malmaturaj.
La flanko de la melono kiu kuŝis surtere iĝas iel helverdeca, sed la koloro de la ŝelo neniam estas indiko pri la matureco. Bruneca aŭ malseketa tigo estas indikas supermaturecan frukton.
Prefere oni ne manĝu malmaturajn fruktojn, ĉar ili estas laksigaj.
Melono estas tropika planto, specio de kukumo (Cucumis melo) kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plejofte flava aŭ verdeta. Ankaŭ la frukto mem nomiĝas melono. Atentu ne konfusi kun la dolĉajn melonojn kaj akvomelonojn.
Kantalupo (Cucumis melo) Melono Dolĉa melono