La Ordinara citizo (Cytisus scoparius) estas plantospecio en la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).
La ordinara citizo estas arbusto (vergoarbusto), kun alteco de 1 ĝis 2 metroj, malofte ĝi kreskas kiel 3 m alten. Ĝi havas longajn, vergajn branĉojn. La vergoj estas kvineĝaj kaj verdaj.
La alternestarantaj, tripartaj folioj havas renverse ovoformajn folietojn kiuj estas silke harhavaj.
La planto floras de majo ĝis junio. La floroj staras ofte ĉe tigoj ĉe la supraj partoj de la vergoj. La duseksaj floroj longas ĝis 2,5 cm kaj estas zigomorfaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas orflavaj. Ĉiuj dek stamenoj estas kunkreskintaj al tubo.
La planto havas guŝon.
La kromosomonombro estas 2n = 46 aŭ 48.
La planto kreskas rapide. Junplanto en la unua jaro kreskas ĝis 45 cm. En la dua jaro la planto disbranĉiĝas kaj kreskas ĝis 100 cm alten. La kresko estas plej forta en la kvara jaro. La planto floras ekde la kvara jaro. La planto estas frostosentiva. Ĝi frostomortas krom la dika tigo. La ordinara citizo estas tipa krudgrunda pioniro. La planto vivas nur 12 jarojn.
Ĝi estas profundradikulo, kies radikoj havas nodetojn kun ribozioj por kolekti nitrogenon.
La planto estas polenigata de grandaj burdoj.
Ofte la ordinara citizo kreskas kune kun aliaj plantoj en malgrasaj paŝtejoj aŭ rande de arbaroj, sur malfekundaj novaloj, ĉe sunaj deklivoj kaj en maldensaj kver- kaj karpenaj arbaroj. Ĝi bone kreskas sur senalkaliaj kaj nitrogenmalriĉaj grundoj, kiuj estas lomaj, sablaj aŭ ŝtonozaj. Ĝi mankas sur kalka grundo.
La unua publikigaĵo estis de 1753 laŭ (baza nomo) Spartium scoparium fare de Carl von Linné. La novkombinaĵo al Cytisus scoparius (L.) estis publikigita fare de Heinrich Friedrich LINK. Pliaj sinonimoj por Cytisus scoparius (L.) LINK estas: Genista scoparia (L.) LAM., Sarothamnus bourgaei BOISS., Sarothamnus oxyphyllus BOISS., Sarothamnus vulgaris WIMM. nom. illeg., Sarothamnus scoparius (L.) W.D.J.KOCH.
Oni distingas jenajn subspeciojn:
La kromosomnombro estas 2n = 46.
La planto estas venena en ĉiuj partoj. Kulpas pri tio la alkaloidoj spartino, lupanino, hidroksilupaminio (= oktalupino) apud la flavoglikosido skoparino. Venenigaj simptomoj estas kolapso de la kardiovaskula sistemo kun taĥikardio, vomado, lakso, kapturniĝo kaj kapdoloro.
La planto estas uzata kiel drogo.
La Ordinara citizo (Cytisus scoparius) estas plantospecio en la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).