dcsimg

Violo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Violo (science: Viola[1]) estas genro el familio violacoj (Violaceae), al kiuj ankaŭ apartenas la penseo (ĝardena violo). Violo estas malalta staŭdo, kun kvinpetalaj, bonodoraj, ofte bluaj floretoj havantaj spronon, kaj kies fruktoj estas trivalvaj kapsuloj.

Priskribo de la genro

La genro "Violo" inkludas herbajn plantojn kun zigomorfaj floroj kun 5 petaloj. Iuj specioj produktas klejstogamajn (per mem-polenado) florojn (Viola. odorata, Viola hirta, ...). Ĉi-kaze la ĉamogamaj floroj respondantaj al la unua florado ofte estas fekundaj kaj senfruktaj klejstogamoj, tamend ĉiuj interaj kazoj povas okazi, okazigante multnombrajn kruci ĝojn kaj hibridigojn. La semoj de iuj specioj estas karakterizitaj per oleosomo, kiu permesas disvastigi ilin per formikoj (mirmekoĥorio).

Simboloj en kulturoj

Violoj en la greka mitologio

En greka mitologio, la nimfo Io estis amata de Zeŭso. Sed ŝia amo denove estis maltrankviligita de ŝia ĵaluza edzino Her, kiu venĝis sin ŝanĝante sian rivalan al en blanka bovidino. Tiel metamorfozita, Io vagis malgaje, kiam ŝi vidis malgrandajn florojn elirantajn el la tero, kiuj turnis siajn korolojn direkten al ŝi. Ŝi rekonis en ili la pensojn de siaj amikoj, kiuj venis por konsoli ŝin. Alia mito ludanta pri la popola etimologio de la nomo de la floro diras, ke ioniaj nimfoj donis violojn (nomitajn "ion" en la greka) al Io, kiu gvidis kolonion al Atiko. Alia mita rakonto igas la violon funebra floro de Antikva epoko, ĉar Persefono plukis violojn dum sia forrabo al infero.

Violoj ĉe la Romianoj

La romianoj portis hararanĝojn ornamitajn de violoj, kredante, ke ili povus malebligi kapdolorojn ligitajn al ebrieco. Ili produktis per ĉitiuj floroj specon de vino supozeble agi kiel homeopata rimedo, kaj permesi alporti la eŭforon de la ebrieco sen devi suferi la ĝenojn.

Geografiaj teritorioj

En Usono, violo estas ŝtatfloro de Ilinojso kaj Rod-Insulo dm Viola sororia estis deklarata ŝtatfloro de Nov-Ĵerzejo kaj Viskonsino.

En Kanado, Viola cuculato estas la provincfloro de Nov-Brunsviko ekde 1936.

En Britujo, Viola riviniana estas la landfloro de Linkolnŝiro.

En Francujo, violo (La violo de Tuluzo) estas urboemblemo por Tuluzo.

En Italujo, violo estas urboemblemo por Parmo.

Florlingvo

Manĝado

La floroj ornamas pladojn ([salato]], torto) kaj bone kongruas en frukto-desertoj aŭ kunkuirita en kaĉo. La Odora violo donas bonan guston ekz. al rizkaĉo.

Trinkado

La floroj estas uzataj por fari teon.

Kuraca efiko

La planto (ne la radiko) helpas por la haŭto (akneo kaj ekzemo), por la spirvojoj (nazkataro), malvarmumo kaj preventas renŝtonojn.

Atentu!

Ne uzu tro da folioj, maksimume 1,5 gramojn tage. Sed pro la malpezeco de la floroj, praktike jam bezonatas multaj folioj por atingi la limon. Ne preparu florojn el supermarkto k.s., ĉar oni ne povas scii ĉu estas uzitaj kemiaĵoj!

Alia uzo

Oni ankaŭ uzas ilin por parfumo (Vd la specion Viola odorata).

Specioj

Bildaro

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Violo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Violo (science: Viola) estas genro el familio violacoj (Violaceae), al kiuj ankaŭ apartenas la penseo (ĝardena violo). Violo estas malalta staŭdo, kun kvinpetalaj, bonodoraj, ofte bluaj floretoj havantaj spronon, kaj kies fruktoj estas trivalvaj kapsuloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO