dcsimg

Blanknaĝila delfeno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La blanknaĝila delfenoĉina rivera delfeno (Lipotes vexilifer) vivas en la rivero Jangzio, propra al Ĉinio. Ĝi vidiĝas en rivero kaj lagoj de la provincoj Hunano, Hubejo, Ĝjangŝio kaj Anhujo, kaj estas alinomata pando en akvo. Ĝi estas formortanta specio. Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Ĉinio avertis, ke oni nun (2006) nombras 17 blanknaĝilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn bestojn de Ĉinio. Se oni baldaŭ ne alprenos specialan rimedon por urĝa helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj. Oni planas liveri ilin al lago Tian-e-Zhou, iama parto de Jangzio. En decembro 2006, sciencistoj proklamis la specion "formortinta besto".

Priskribo

La femalo estas pli granda ol la maskla kaj ĝia korpo longas 2,5 m kaj pezas 170 kg, dum la maskla longas 2,2 m kaj pezas 125 kg. La dorso estas helgriza kaj la ventro neĝblanka. Ĝi havas longan muzelon, ĉe kies supra kaj malsupra makzeloj dense viciĝas pli ol 130 dentoj. Ĝia frunto rondforma kaj elstara estas voĉorgano. Blanknaĝila delfeno ŝatas vivi grupe kaj la idoj ĉiam naĝas inter la maturiĝintaj. La okuloj estas malgrandaj kaj preskaŭ degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel kudrila trueto troviĝas malantaŭ-alsupre de la okuloj. La blanknaĝila delfeno vivis tiom longe en malklara akvo de la rivero, kaj ĝia vidado degeneris. Sed ĝi havas bonan aŭdon pro la sonricevilo sur la globforma nazpinto. Pere de sonondoj ĝi trovas kaj kaptas manĝaĵon. La okuloj estas malgrandaj kaj preskaŭ degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel kudrila trueto troviĝas malantaŭ-alsupre de la okuloj. Ankaŭ la haŭto de delfeno estas neordinara, ke ĝi konsistas el du tavoloj, inter kiuj estas multaj tubformaj spongecaj substancoj, kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naĝado. Kiam la delfeno naĝas en ekstrema rapideco, eĉ torpedo ne povas superi ĝin.

Vivmaniero

Blanknaĝila delfeno, vivanta en Jangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estas unu el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ĝi estas unuaklasa protektata animalo de Ĉinio kaj unu el la 12 pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaĝila delfeno estas grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ĝi apartenas al balena familio kaj havas senŝanĝan temperaturon. Ĝi spiras per la pulmoj kaj fekundiĝas en la korpo. Ĝi estas mamulo kaj havas evoluintan cerbon sama al tiu de gorilo.

Blanknaĝila delfeno maturiĝas en la aĝo de 6 jaroj kaj la femala gravediĝas en ĉiu dua jaro kaj naskas unu au du idojn post 10 monatoj.

Ĝi malsupre spiras per la pulmoj kaj vivas ĉiam en akvo. Dum naĝado ĝi svingas la grandan kaj platan vostnaĝilon supren kaj malsupren. Elspirante ĝi produktas laŭtan sonon. La blanknaĝilaj delfenoj vivas en la mez- kaj malsupra partoj de Jangzi-rivero kaj la lagoj Dongting, Pojang kaj Honghu, kiuj ligiĝas kun la rivero. Ili ŝatas vivi pare aŭ grupe, iam eĉ dekkelkope. Dum naĝado antaŭe gvidas virdelfenoj kaj la delfeninoj kun siaj idoj sekvas ilin. La blanknaĝilaj delfenoj manĝas dolcakvajn fiŝojn, akvoherbojn kaj insektojn. Ili glutas la manĝajojn sen maĉado. Ili moviĝas malrapide kaj spiras post ĉiu 20a aŭ 30a sekundo. Surprizite ili rapidas en profundan akvon kaj restas tie 135 sekundojn. Blanknaĝilaj delfenoj pariĝas en la fino de vintro kaj komenco de printempo. Post unujara gravedeco delfenino naskas ĉiufoje unu idon. Post 5-6 jaroj la ido maturiĝas.

Scienca valoro

La blanknaĝila delfeno estas unu el la du specoj de dolĉakvaj balenoj en Cinio. Ĝi havas gravan sciencan valoron, en biologio, bioniko kaj fiziologio. Nun ĝia nombro estas ege malgranda. En 1980 oni kaptis virdelfenon kaj bredis ĝin en la Instituto de Akvaj Vivuloj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Nun ĝi, nomata "Ĉjiĉji", bone vivas tie (1987).

Sciencistoj diris, ke blanknaĝila delfeno valoras ne nur por homa distrado, sed ankaŭ por scienca esplorado rilate bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn aliajn fakojn.

Situacio

Komence de la 1980-aj jaroj oni nombris ĉirkaŭ 400 blanknaĝilajn delfenojn. Sed en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ĝi reduktiĝas al la nombro nemultigebla, ĝi jam venas al pereo. Kalkulante laŭ la rapideco de malmultiĝo de la nombro de la blanknaĝilaj delfenoj en Jangzio, la specialistoj avertis, ke en malpli ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaĝilaj delfenoj kaj la speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgraŭ ajna klopodo de homoj.

Oni atribuas la danĝeran situacion de blanknaĝilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris, ke perforta morto de blanknaĝilaj delfenoj estis kaŭzita de ŝiphelicoj. Kaj la aliaj kaŭzoj de malmultiĝo de blanknaghilaj delfenoj estas kontrauleĝa kaptado, malpuriĝo de la akvo de Jangzio, kontraŭleĝa sablofosado ktp.

La situacio de la blanknaĝilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga, kaj ankaŭ la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis en 1980. Ĝi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco, en la aĝo de 25 jaroj.

Oni neniam sukcesis en ĝia arta reproduktado, sed maltrankvilaj sciencistoj multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn, ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daŭra malboniĝo de la akva medio de Jangzio, la blanknaĝilaj delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Jangzio. Evidente la metodo de surloka protektado ne efikos.

Arta reproduktado estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Jangzio kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado de delfenoj estas tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni multe klopodis por arta reproduktado de blanknaĝila delfeno, sed longa distanco restos por atingi la sukceson.

Specialistoj montris, ke transloĝigo de delfenoj estas la sola kaj lasta praktikebla metodo por savi la blanknaĝilajn delfenojn el pereo. Ili proponis kapti laŭeble pli multajn delfenojn en Jangzio kaj transloĝigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigita por ili proksime de Shishou kaj en la basenon speciale pretigitan por blanknaghilaj delfenoj en la Instituto de akvoanimaloj de Wuhan sub la China Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno -- rivera delfeno -- jam estis sukcese transloĝigita kaj reproduktita en Tian'ezhou. El tio oni povas cherpi sperton por transloĝigi blanknaĝilajn delfenojn. Se oni sukcesos kapti dekkelke da blanknaĝilaj delfenoj masklaj kaj femalaj kaj bredos ilin en la rezervejo Tian'ezhou, reproduktiĝo de blanknaĝilaj delfenoj espereble eblos.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blanknaĝila delfeno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La blanknaĝila delfeno aŭ ĉina rivera delfeno (Lipotes vexilifer) vivas en la rivero Jangzio, propra al Ĉinio. Ĝi vidiĝas en rivero kaj lagoj de la provincoj Hunano, Hubejo, Ĝjangŝio kaj Anhujo, kaj estas alinomata pando en akvo. Ĝi estas formortanta specio. Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Ĉinio avertis, ke oni nun (2006) nombras 17 blanknaĝilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn bestojn de Ĉinio. Se oni baldaŭ ne alprenos specialan rimedon por urĝa helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj. Oni planas liveri ilin al lago Tian-e-Zhou, iama parto de Jangzio. En decembro 2006, sciencistoj proklamis la specion "formortinta besto".

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO