dcsimg

Skvamuloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Skvamuloj (Squamata) estas la plej granda nuntempa ordo de reptilioj, en kiu estas kaj lacertuloj kaj serpentoj. Membrojn de la ordo apartigas iliaj haŭtoj, kiuj portas skvamojn. La skvamuloj ankaŭ ĉiuj posedas moveblajn kvadratajn ostoj, kio ebligas movi la supran makzelon aparte de la cerbujo. Ĉi tio estas aparte videbla ĉe la serpentoj, kiuj povas entute disigis siajn makzelojn por engluti sufiĉe grandajn predaĵojn. La masklaj skvamuloj estas la solaj vertebruloj kun hemipeniso. Ĉi tiu ankaŭ estas la sola reptilia grupo kie estas kaj vivonaskaj kaj ovovivonaskaj specioj krom la kutimaj ovonaskaj reptilioj. Ĉi-specaj reptilioj taŭgas kiel dombestoj.

Tradicie oni dividas la ordon je tri subordoj:

De ĉi tiuj la lacertuloj konsistigas parafilian grupon. En pli novaj klasiĝoj oni uzas la nomon saŭruloj (Sauria) por reptilioj kaj birdoj ĝenerale kaj alimaniere dividas la skvamulojn:

Ankoraŭ ne estas certe precize kiaj estas la rilatoj inter ĉi tiuj du subordoj, kvankam lastatempa esplorado sugestas ke pluraj familioj konsistigas la venenan kladon Toxicofera, en kiu estas plimulto (preskaŭ 60%) de la skvamulaj specioj.

Inter la skvamuloj ne estas la sfenodontoj, la nov-zelandaj reptilioj kiuj similas lacertulojn.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Skvamuloj: Brief Summary ( Esperanto )

Lacertuloj Lacertilia; Serpentoj Serpentes; Amfisbenuloj Amphisbaenia

De ĉi tiuj la lacertuloj konsistigas parafilian grupon. En pli novaj klasiĝoj oni uzas la nomon saŭruloj (Sauria) por reptilioj kaj birdoj ĝenerale kaj alimaniere dividas la skvamulojn:

Subordo Igvanuloj Iguania Subordo Skleroglosoj Scleroglossa Infraordo Gekuloj Gekkota Infraordo Anguimorpha Anguimorpha Angvedoj Anguidae Ksenosaŭredoj Xenosauridae Varanedoj Varanoidea Infraordo Scinkomorfoj Scincomorpha Infraordo Serpentoj Serpentes Infraordo Amfisbenuloj Amphisbaenia