dcsimg

Sunda neofeliso ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La sunda neofeliso (Neofelis diardi), estas mezgranda felisedo trovebla en Borneo kaj Sumatro. En 2006, ĝi estis klasifikata kiel apartan specion, diferencan de sia kontinenta parenco Neofelis nebulosa.[2][3].

En 2008, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasifikis la specion kiel vundeblan, kun totala efektiva populacio supozata esti malpli ol 10 000 da plenkreskaj individuoj, kaj malpliĝanta populacia evoluo [1].

Antaŭe, anglalingve la specio estis konata kiel la bornean clouded leopard — nomo atribuita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) en marto 2007, citante Dr. Stephen O'Brien de la usona Nacia Kancero-Instituto kiel li skribis, "Genetikaj esploroj klare montras ke la bornea neofeliso estas konsiderenda kiel apartan specion" [4].

La indonezia komuna nomo por la sunda neofeliso estas rimau-dahan kio signifas "arba tigro" aŭ "branĉa tigro" [5].

Priskribo

La sunda neofeliso estas la plej granda felisedo en Borneo, havas masivan korpon, kaj pezas ĉirkaŭ 12 al 25 da kilogramoj. La kaninoj estas 5 cm longaj, kiu estas, proporcie al la krani-longo, pli longa ol tiuj de iuj ajn ekzistanta felisido. Ĝia vosto povas iĝi tiom longa kiom la korpo, helpante la ekvilibron.

Disvastiĝo kaj vivejo

Tiu orientalisa specio estas verŝajne limigata al la indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. En Borneo, ili trovigas en malaltaĵa pluvarbaro, kaj je pli malalta denseco, en ekspluatita arbaro. La registraĵoj situas pli malalte ol 1 500 metroj. En Sumatro, ili ŝajnas esti pli abundaj en montetaj kaj montaraj areoj. Oni ne scias se ankaŭ ekzistas neofelisoj en la Insuloj Batu apud Sumatro [1].

Ekologio kaj vivmaniero

La kutimoj de la sunda neofeliso estas grandparte nekonataj kaŭze de la kaŝema vivmaniero de la specio. Oni supozas ke ĝi ĝenerale sole vivas. Ĝi precipe ĉasas sur la grundo sed uzas siajn grimppovojn por kaŝi sin okaze de danĝero.

Evoluisma kaj taksona historio

La specio estis nomata Felis diardi honore de la franca naturalisto kaj esploristo Pierre-Médard Diard fare de Georges Cuvier en 1823, bazita sur desegnaĵo kaj haŭto sopozata el Javo [6].

Dum la 19-a jarcento Felis diardii signifis kaj la nebulan kaj la sundan neofilison, anglalingve Diard's Cat (la diarda kato) [7].

La sunda neofeliso estis longtempe konsiderata kiel subspecion de la nebula neofeliso, kaj nomita Neofelis nebulosa diardi. La genetika analizo de hararo-specimenoj de Neofelis nebulosa kaj Neofelis diardi montris ke ili divergis antaŭ 1,4 milionoj da jaroj, post esti uzitaj nuntempe inunditan terponton por atingi Borneon kaj Sumatron ekde kontinenta Azio [2].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Hearn, A., Sanderson, J., Ross, J., Wilting, A., Sunarto, S. (2008). Neofelis diardi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2011.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  2. 2,0 2,1 angle Buckley-Beason, V.A., Johnson, W.E., Nash, W.G., Stanyon, R., Menninger, J.C., Driscoll, C.A., Howard, J., Bush, M., Page, J.E., Roelke, M.E., Stone, G., Martelli, P., Wen, C., Ling, L.; Duraisingam, R.K., Lam, V.P., O'Brien, S.J. (2006). “Molecular Evidence for Species-Level Distinctions in Clouded Leopards”, Current Biology 16 (23), p. 2371–2376. doi:10.1016/j.cub.2006.08.066.
  3. angle Kitchener, A.C., Beaumont, M.A., Richardson, D. (2006). “Geographical Variation in the Clouded Leopard, Neofelis nebulosa, Reveals Two Species”, Current Biology 16 (23), p. 2377–2383. doi:10.1016/j.cub.2006.10.066.
  4. angle New Species Declared: Clouded Leopard found on Borneo and Sumatra. ScienceDaily (15 March 2007). Alirita 26 November 2010.
  5. angle Horsfield, T. (1825). Description of the Rimau-Dahan of the inhabitants of Sumatra, a new species of Felis, discovered in the forests of Bencoolen, by Sir Thomas Stamford Raffles, late Lieutenant-Governor of Fort Marlborough. Zoological Journal of London 1: 542−554.
  6. france Cuvier, G. 1823 : Recherches sur les ossemens fossiles; où l'on rétablit les caractères de plusiers animaŭ dont les revolutions du globe ont detruit les espèces. Les Ruminatns et les Carnassiers Fossiles, Volume IV, G. Dufour & E. d'Ocagne, Parizo
  7. angle Ripley, G.. (1858) The New American Cyclopedia. D. Appleton and Company, p. 543.

Vidu ankaŭ

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO

Sunda neofeliso: Brief Summary ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La sunda neofeliso (Neofelis diardi), estas mezgranda felisedo trovebla en Borneo kaj Sumatro. En 2006, ĝi estis klasifikata kiel apartan specion, diferencan de sia kontinenta parenco Neofelis nebulosa..

En 2008, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasifikis la specion kiel vundeblan, kun totala efektiva populacio supozata esti malpli ol 10 000 da plenkreskaj individuoj, kaj malpliĝanta populacia evoluo .

Antaŭe, anglalingve la specio estis konata kiel la bornean clouded leopard — nomo atribuita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) en marto 2007, citante Dr. Stephen O'Brien de la usona Nacia Kancero-Instituto kiel li skribis, "Genetikaj esploroj klare montras ke la bornea neofeliso estas konsiderenda kiel apartan specion" .

La indonezia komuna nomo por la sunda neofeliso estas rimau-dahan kio signifas "arba tigro" aŭ "branĉa tigro" .

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO