dcsimg

Kariofilacoj ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La kariofilacoj estas familio de dukotiledonaj plantoj, kiu konsistas el 1750 specioj en 88 genroj. Temas plejofte pri herboj kun paraj, simplaj folioj. Tuj sub la insertiĝo de paro de folioj la tigo dikiĝas kaj tiel fariĝas "nodo", el kiu la nomo de la familio (vidu nomenklaturan problemon elvokitan ĉi-sube). Infloreskoj estas baze duflankaj cumoj; Floroj estas plejofte kompletaj, kun tipe 5 (disaj aŭ kunaj) sepaloj, 5 disaj petaloj, 2 x 5 stamenoj kaj 2-5 superaj karpeloj, kiuj formas unusolan loĝion kun plejofte multaj ovoloj, baze aŭ centre insertitaj, kurbformaj; stilusoj estas liberaj, foje apenaŭ kuniĝintaj ĉe la bazo. Frukto estas tipe kapsulo, kun senalbumenaj semoj.
Variantoj al tiu priskribo ne mankas, temas pri tre riĉa familio, pli malpli kosmopolita, pli ofta en norda hemisfero, kvankam preskaŭ duono da florplantoj konataj en antarkta kontinento apartenas al tiu familio.

Tiu familio provizas multajn ornamplantojn.

Nomenklatura problemo

Normale familia nomo baziĝas sur genro, sed en tiu kazo ĝi rilatas al la specio Dianthus caryophyllus L. Efektive kariofilo estas florburĝono de aroma sizigio, el mirtacoj, ege uzata en kuirarto kaj medicino. Iuj proponis la vorton Diantacoj (el genro Dianto) por la familio, sed sensukcese. Tamen tiu kazo (specia epiteto, kiu donas familian nomon) ne estas ununura en biologio.

Listo de genroj

Jen la genroj en la la klaso Kariofilacoj.

Vidu ankaŭ

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Kariofilacoj: Brief Summary ( Esperanto )