La Malaja tapiro (Tapirus indicus), nomita ankaŭ Azia tapiro, estas la plej granda el la kvin specioj de tapiro kaj la ununura indiĝena de Azio.[1] La scienca nomo referencas al Orientaj Hindioj, la natura habitato de la specio. En la Malaja lingvo, la tapiro estas komune referencita kiel cipan, tenuk aŭ badak tampung.[2]
Tiu specio havas la tipan morfologion de tapiro, kun la partikulara rostro; ĝi estas la plej granda el la kvin tapirspecioj kaj la nura kiu vivas en Azio. Ĝi estas nigra kun tre kontrasta blanka dorso. La junuloj estas tre brunaj kun ankaŭ tre kontrastaj blankaj makuloj kaj strioj. Kiam ili estas 7monataj, ili akiras la dukoloran aspekton de plenkreskuloj.
La Malaja tapiro (Tapirus indicus), nomita ankaŭ Azia tapiro, estas la plej granda el la kvin specioj de tapiro kaj la ununura indiĝena de Azio. La scienca nomo referencas al Orientaj Hindioj, la natura habitato de la specio. En la Malaja lingvo, la tapiro estas komune referencita kiel cipan, tenuk aŭ badak tampung.