Marsupiuloj estas bestoj kies inoj havas marsupion (haŭtan "poŝon"), t.e. lokon al kiu la fruaj embrioj transiras kaj kie ili suĉas la lakton el la cicoj de la patrino.
Antaŭa ordigo grupigis tiujn bestojn en la grupon senplacentuloj (Aplacentalia) kun monotremoj.
Do, la "graved-tempo" ne estas longa, ĉar frue post la koncepto la ido komencas sinnutri.
Ili troviĝas ĉefe en Aŭstralio kaj Ameriko, sed estas en Aŭstralio kie eblas vidi la plej diversajn marsupiulojn.
Ekzemploj de marsupiuloj:
Jen unu el pluraj eblaj klasifikaj sistemoj de marsupiuloj. Tiu ĉi grupo, konsiderata kiel subklaso aŭ superordo de la klaso mamuloj, konsistas el pluraj ordoj.
Marsupiuloj estas bestoj kies inoj havas marsupion (haŭtan "poŝon"), t.e. lokon al kiu la fruaj embrioj transiras kaj kie ili suĉas la lakton el la cicoj de la patrino.
Antaŭa ordigo grupigis tiujn bestojn en la grupon senplacentuloj (Aplacentalia) kun monotremoj.
Do, la "graved-tempo" ne estas longa, ĉar frue post la koncepto la ido komencas sinnutri.
Ili troviĝas ĉefe en Aŭstralio kaj Ameriko, sed estas en Aŭstralio kie eblas vidi la plej diversajn marsupiulojn.
Ekzemploj de marsupiuloj:
didelfoj; poŝ-preduloj - marsupia-lupo (estingita en la 1950-aj jaroj); marsupia-talpo; poŝ-formikmanĝuloj; poŝ-meloj; grimp-poŝuloj- kuskusoj, poŝ-musoj, poŝ-sciuroj, koaloj; vombatoj; kanguruoj, valabioj, kvokaoj, kanguruo-ratoj ktp.