dcsimg

Ahuehuete-arbo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Ahuehuete-arbo (Taxodium mucronatum) estas ekde 1921 la meksika nacia arbo. La nomo signifas "praa arbo proksime de la akvo" en la naŭatla lingvo. Temas pri taksodiospecio (Taxodium macronatum). Unu ekzemplero en Santa Maria de Tule en federacia ŝtato Oaĥako (Meksiko) havas la trunkan perimetron de 36 m, pro kio ĝi estas la arbo kun plej dika trunko en la tuta mondo. Ĝi aĝas 1200-3000 jarojn, havas la diametron de 14 m kaj alton de 41 m.

La arbo estas ankaŭe nomata aŭ konata kiel "Meksika Cipreso" au Cipreso de Moktezumo"

En Meksiko troviĝas multaj famaj arboj el tiu specio. Interaliaj, "la arbo de la trista nokto", ĉe meksiko-urba kvartalo Takubo, estas la arbo kie konkerinto Hernano Korteso ploris pro esti venkita dum batalo kontraŭ aztekoj (meksikaj). Tra la lando troviĝas aliaj famaj arboj.

En multaj regionoj de Meksiko, la arbo estas konata laŭ la nomo "sabino" kaj are kiel "sabinal". En la centrmeksika ŝtato Agvaskaljento, troviĝas belega apudrivera regiono nomata "El Sabinal" (la sabinaro), kie, laŭlonge de la riverbordo, kreskas tiuj ĉi miljaraĝaj arboj.

Mexico.Oaxaca.ArbolTule.01.jpg

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO