dcsimg

Ekieca helmintoteko ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

Ekieca helmintoteko (Helminthotheca echioides (L.) Holub) aŭ Pikro (Picris echioides L.) estas herbeca jara planto el la familio Asteracoj. La specio echioides estas nomata tiel pro la simileco kun specioj de la genro Echium (Ekio), kiuj posedas etajn aspraĵojn surface de la folioj.

Priskribo

  • La planto altas de 30 ĝis 60 cm kaj estas plene kovrita de rigidaj haroj, foje kurbaj, kun kroĉiloj finiĝantaj per glandetoj.
  • La tigo staras, rondas, striatas kaj malregule disbranĉiĝas.
  • La folioj intense verdas kaj lancformas. La bordo ondumas. Ili pli grandas kaj larĝas ĉe la bazo, kie ili ligiĝas al la tigo per ala petiolo. Tiu ĉi petiolo malaperas ĉe la supera parto de la planto, kie la folioj pli etas.
  • La floroj, orflavaj kaj 20 ĝis 30 mm longaj, havas ligulon kaj pedunklon.
  • La frukto estas brun-flava akeno, iom kurba kun ondumantaj strioj kaj denta apekso, finiĝanta per longa beko portanta flugilojn kaj fiksita sur konveksa flora receptaklo.
 src=
Rigidaj haroj sur la tigo.
 src=
Bazaj folioj.
 src=
Ekfloriĝo.
 src=
Floro sur ties pedunklo kaj ligulo.
 src=
Frukto kun ondumantaj strioj kaj denta apekso, finita per longa beko portanta flugilojn.
 src=
Konveksa flora receptaklo.

Kreskloko

Ĝi kreskas de julio ĝis septembro ĉu en kultivataj lokoj, kiel trudherboj, ĉu en nekultivejoj, ĉu borde de vojoj. Ĝi ŝatas varmon kaj sekecon kaj estas nitroema. Ĝi troviĝas ĉefe en suda Eŭropo (mediteranea regiono), en sud-orienta Azio, en Nordafriko kaj Makaronezio, sed pli kaj pli disvastiĝas en orienta Eŭropo, kie ĝi fariĝas adventica.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Ekieca helmintoteko: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

Ekieca helmintoteko (Helminthotheca echioides (L.) Holub) aŭ Pikro (Picris echioides L.) estas herbeca jara planto el la familio Asteracoj. La specio echioides estas nomata tiel pro la simileco kun specioj de la genro Echium (Ekio), kiuj posedas etajn aspraĵojn surface de la folioj.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO