dcsimg

Singarda albatroso ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Singarda albatrosoSingarda talasarko (Thalassarche cauta) estas mezgranda albatroso kiu reproduktiĝas ĉe la ĉeantarktaj insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando kaj uzas teritoriojn etende tra la Suda Oceano. Kelkaj fakuloj nomas tiun specion la Blankakrona albatroso.[1]

Taksonomio

Tiu talasarko estis iam konsiderata la sama specio kiel la Salvina albatroso, Thalassarche salvini kaj la Ĉathama albatroso, Thalassarche eremita, sed ili estis disigitaj ĉirkaŭ 2004. En 1998, Robertson kaj Nunn sugestis kvarvojan disigon inklude la specion de la Blankakrona albatroso, Thalassarche steadi.[2] La trivoja disigo estis akceptita de Brooke en 2004,[3] de ACAP en 2006,[4] de SACC en 2008,[5][6][7] kaj de BirdLife International ĉe 2000.[8] James Clements ŝajne estis la lasta ĉefa oponanto al la trivoja disigo.[9] La kvara disigo, steadi, estis akceptita nur de ACAP en 2006,[4] kaj de BirdLife International en 2008.[8] Fine, laŭ Brooke, tiu specio estis ŝanĝita el Diomedea al Thalassarche, kio estis ĝenerale interkonsentita de plej fakuloj.

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[10], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[11]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[12]

Aspekto

La Singarda albatroso averaĝe estas 90 al 99 cm longa, kun enverguro de 220 al 256 cm,[13] kaj pezo de 4.1 kg. Kun sia similgranda frata specio, nome la Salvina albatroso, tiu specio estas konsiderata la plej granda el la "talasarkoj" aŭ la plej malgranda el la albatrosoj.[14][15] Ĝi estas nigra, blanka kaj ardez-griza birdo kun la karaktera nigra borda marko baze de la antaŭa bordo de subflugiloj. Plenkreskuloj havas blankajn frunton kaj kronon, kiu estas bordata sube per malhela brovolinio kaj helgriza vizaĝo. Ties dorso, vosto kaj supraflugiloj estas griznigraj, kaj la resto estas blanka. Ties beko estas grizflava kun elstara flava supra bekobordo kaj flava pinto.[16]

Kutimaro

 src=
Singardaj albatrosoj ofte sekvas fiŝkaptajn ŝipojn

Manĝo

La Singarda albatroso manĝas pre kombino de surfaca kaptado kaj kelka persekuta plonĝado – ĝi estis registrita plonĝanta tiom profunde kiom ĝis 5 m. Fiŝoj, cefalopodoj, krustuloj, kaj tunikuloj estas la ĉefa nutrado por tiu specio.[17]

Reproduktado

La Singarda albatroso reproduktiĝas sur rokaj insuloj kie ili konstruas amasajn nestojn el grundo, herboj kaj radikoj. La ino demetas ununuran ovon en la dua duono de septembro.[3]

Teritorio kaj habitato

Reprodukta populacio kaj tendencoj[16] Loko Populacio Dato Tendenco Albatrosinsulo 5,017 paroj 2007 Pliiĝanta 3% por jaro Mewstone 7,258 — 7,458 paroj 1996 Pedra Branca 268 paroj 1996 Malpliiĝanta 10% por jaro Totalo 26,000 2007 Nekonata

La Singarda albatroso estas endemia de Aŭstralio kaj ĝi reproduktiĝas sur tri insulaj kolonioj; nome Albatrosinsulo, Pedra Branca, kaj Mewstone.[18] Dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj koncentriĝas ĉirkaŭ suda Aŭstralio kaj Tasmanio.[19][20][21][22] Junuloj flugas tiom for kiom ĝis Sudafriko;[21][22] aliflanke, nereproduktantaj birdoj povas esti trovitaj tra la sudaj oceanoj, sed malfacilas identigo pro simileco al la aliaj albatrosaj specioj.[4][23] Ĝi troviĝas foje ĉe la marbordoj de Pacifiko de Usono.

Konservado

La IUCN klasigas tiun specion kiel Preskaŭ Minacata,[24] kun loĝa teritorio de 23,900,000 km2. La populacio el ĉirkaŭkalkulo de 2007 estis 25,500 reproduktuloj kun 5,100 paroj en Albatrosinsulo, 270 paroj en Pedra Branca, kaj 7,380 en Mewstone.[16] Historie ili estis ekspluatataj por ties plumoj, kaj ĉirkaŭ 1909 estis nur 300 paroj restantaj en Albatrosinsulo.[3][25]

Nune, multhokada fiŝkaptado ankoraŭ malbonigas tiun specion sed ties nombroj stabilas spite tiun minacon.[22] Ili havis ankaŭ eksplodo de avipoksviruso en Albatrosinsulo kiu malpliigis iomete ties nombroj.[26] Fine la Aŭstralia sulo, Morus serrator estas la ĉefa minaco al ties survivado.[4]

Notoj

  1. Remsen Jr., J. V. (2008)(a)
  2. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  3. 3,0 3,1 3,2 Brooke, M (2004)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 ACAP (2006)
  5. Remsen Jr., J. V. (2004)
  6. Remsen Jr., J. V. (2005)
  7. Remsen Jr., J. V. (2008)
  8. 8,0 8,1 BirdLife International (2008)(b)
  9. Clements, J. (2007)
  10. Sibley D. A. (2001)
  11. Double, M. C. (2003)
  12. Ehrlich, Paul R. (1988)
  13. Dunn, Jon L. & Alderfer, Jonathan (2006)
  14. [1] (2011).
  15. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World (Bird Families of the World). Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  16. 16,0 16,1 16,2 BirdLife International (2008)(a)
  17. Hedd, A. & Gales, R. (2001)
  18. Brothers, Nigel. (2001) Tasmania's Offshore Islands: seabirds and other natural features. Tasmanian Museum and Art Gallery. ISBN 0-7246-4816-X.
  19. Hedd, A., et al. (2001)(a)
  20. Garnett, S. T. & Crowley, G. M. (2000)
  21. 21,0 21,1 BirdLife International (2004)
  22. 22,0 22,1 22,2 Baker, G. B., et al. (2007)
  23. Double, M. C. , et al.(2003)
  24. BirdLife International (2012). Thalassarche cauta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  25. Johnstone, G. W., et al. (1975)
  26. Woods, R. & Gales, R. (2008)

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Singarda albatroso: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Singarda albatroso aŭ Singarda talasarko (Thalassarche cauta) estas mezgranda albatroso kiu reproduktiĝas ĉe la ĉeantarktaj insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando kaj uzas teritoriojn etende tra la Suda Oceano. Kelkaj fakuloj nomas tiun specion la Blankakrona albatroso.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO