dcsimg

Vintroemberizo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La VintroemberizoVintrojunkulo, Junco hyemalis, estas la plej bone konata specio de la junkulojjunco, genro de malgrandaj grizecaj Amerikaj paseroj. Tiu birdo estas komuna en multe de moderklimata Nordameriko kaj en someraj teritorioj tiom for kiom ĝis Arkto. Ĝi estas tre varia specio, multe kiel la rilata Paserelo (Passerella iliaca), kaj ties sistematiko estas ankoraŭ ne tute solvita.

Aspekto

 src=
Ino de Ardezkolora junkulo (Junco hyemalis hyemalis)

Plenkreskulo ĝenerale havas grizajn kapon, kolon kaj bruston, grizajn aŭ brunajn dorson kaj flugilojn, kaj blankan ventron, sed montras konfuzan kvanton de variado en plumardetaloj. La blankaj eksteraj vostoplumoj brilas distinge dumfluge kaj dum saltetado surgrunda. La beko estas kutime pala rozkoloreca.[1]

Maskloj kutime estas pli malhelaj, kun pli videblaj markoj ol inoj. Ili estas 13–17 cm. Junuloj ofte havas palajn striojn kaj povas eĉ esti misidentigitaj kiel Vesperpaseroj (Pooecetes gramineus) ĝis kiam ili akiras plenkreskan plumaron post 2 al 3 monatoj. Sed kapoj de junkulidoj estas ĝenerale tre uniformaj laŭ koloro kaj dekomence ties bekoj ankoraŭ havas rimarkindajn flavecajn bordojn je komisuro, restoj de karnecaj bridoj kiuj gvidas la gepatrojn kiam ili manĝigas la idaron.

La kanto estas trileco simila al tiu de Pasera spizelo (Spizella passerina), escepte pro tio ke la kanto de la Ruĝdorsa junkulo estas pli komplika, simila al tiu de la Flavokula junkulo (Junco phaeonotus). Alvokoj inkludas sonojn kia tik kaj tre altataonajn sonorilaĵojn kiaj ĉip.[2]

Taksonomio

 src=
Proksimuma teritorio en Nordameriko.
Flava = nur reproduktado
Blua = nur vintrejoj
Verda = la tutan jaron

Tiu nearktisa birdo estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 Systema naturae kiel Fringilla hyemalis. La priskribo konsistis simple je lakona rimarko "F[ringilla] nigra, ventre albo. ("Nigra 'fringo' kun blanka ventro"), aludo al fonto kaj aserto ke ĝi venas el "America".[3]

La fonto de Linnaeus estis Mark Catesby kiu priskribis la Ardezkoloran junkulon antaŭ la kreo de la dunoma nomenklaturo kiel sia “neĝobirdo”, "snow-bird", moineau de neigepasser nivalis ("snow sparrow") tiele:

"La Beko de tiu Birdo estas blanka: La Brusto kaj Ventro blankaj. La tuta resto de la Korpo nigra; sed en kelkaj lokoj malhela, kline al Plumbo-koloro. En Virginia kaj Carolina ili aperas nur Vintre: kaj ili aperas ĉefe dum Neĝo. En Somero neniu estas vidata. Ĉu ili retiriĝas kaj reproduktiĝas en la Nordo (kio estas plej probabla) aŭ kien ili iras, kiam ili forlasas tiujn Landojn Printempe, estas al mi nekonata." [4]

Krome almenaŭ la Ardezkolora junkulo estas sufiĉe nekonfuzebla por igi ĝin facile rekonebla eĉ laŭ la minimuma priskribo de Linnaeus. Ties moderna scienca nomo signifas "vintra junkulo", el la latina hyemalis "de la vintro".

Subspecioj

Estas kelkaj subspecioj, formantaj 2 grandajn grupojn kaj 3–5 malgrandajn aŭ monotipajn. La 5 bazaj grupoj estis iam konsiderataj kiel separata specio (kaj la Guadalupa junkulo ofte ankoraŭ), sed ili interreproduktiĝas etende en areoj de kontakto. Birdumantoj emaj identigi subspeciojn estas konsilataj konsulti detalajn identigilajn informon[2][5].

Ardezkoloraj junkuloj

 src=
Masklo kaj ino de Junco hyemalis
  • Junco hyemalis hyemalis
  • Junco hyemalis carolinensis
  • Junco hyemalis cismontanus (eble hibrido de Oregona x Ardezkolora)

Tiu grupo havas malheñajn ardezgrizajn kapon, bruston kaj suprajn partojn. Inoj estas brunecgrizaj, foje kun ruĝec-brunaj flankoj[2]. Ili reproduktiĝas en arbaroj de tajgo de Nordameriko el Alasko al Novtero kaj suden al la Montoj Apalaĉoj, kaj vintrumas traplej parto de Usono. Ili estas relative komunaj tra sia teritorio.

Blankaflugila junkulo

  • Junco hyemalis aikeni

La Blankaflugila junkulo havas mezgrizajn kapon, bruston kaj suprajn partojn kun blankaj flugilstrioj. Inoj estas svage brunecaj. Ĝi havas pli da blanko en la vosto ol la aliaj formoj. Ĝi estas komuna endemia reproduktulo en la areo de la Black Hills de Suda Dakoto, Vajomingo, Nebrasko kaj Montano, kaj vintrumas suden al nordorienta Nov-Meksiko.[6]

Oregonaj junkuloj

 src=
Oregona junkulo
  • Junco hyemalis montanus
  • Junco hyemalis oreganus
  • Junco hyemalis pinosus
  • Junco hyemalis pontilis
  • Junco hyemalis shufeldti
  • Junco hyemalis thurberi
  • Junco hyemalis townsendi

Tiuj havas nigrecgrizajn kapon kaj bruston kun brunaj dorsoj kaj flugiloj kaj ruĝecaj flankoj, tendece al pli senkolora kaj pli pala plumaro en la internaj kaj sudaj partoj de ties teritorio[5]. Tiu estas la plej komuna formo en la okcidento, troviĝanta en la montaraj marbordoj de Pacifiko el sudorienta Alasko al pleja norda Baja California, kaj vintrumas ĝis la Grandaj Ebenaĵoj kaj norda Sonora. Estas nesolvita polemiko ĉu tiu granda kaj distinga grupo ne estus pli taŭge traktata kiel plena specio.

 src=
Rozflanka junkulo

Rozflanka junkulo

  • Junco hyemalis mearnsi

Ofte konsiderita parto de la Oregona grupo, ĝi havas pli helgrizajn kapon kaj bruston ol la Oregona grupo kun kontrastaj malhelaj bridoj. La dorso kaj flugiloj estas brunaj. Ĝi havas rozcinaman koloron kiu estas pli forta kaj kovras pli da flankoj kaj brusto ol ĉe la Oregonaj junkuloj. Ĝi reproduktiĝas en nordo de la Roka Montaro el suda Alberto al orienta Idaho kaj okcidenta Vajomingo; ĝi vintrumas en centra Idaho kaj apuda Montano kaj el sudokcidenta Suda Dakoto, suda Vajomingo, kaj norda Utaho al norda Sonora kaj Chihuahua.[5]

 src=
Grizkapa junkulo

Grizkapa junkulo

  • Junco hyemalis caniceps

Tiu subspecio estas esence pli helgriza supre kun ruĝeca dorso. Ĝi reproduktiĝas en suda Roka Montaro el Koloradio al centra Arizono kaj Nov-Meksikio, kaj vintrumas en norda Meksikio.[6]

Ruĝdorsa junkulo

  • Junco hyemalis dorsalis

Ofte inkludata kun la J. h. caniceps kiel Grizkapaj junkuloj. Ĝi diferencas el la Grizkapa junkulo pro pli arĝentkolora beko[5] kun malhela supra makzelo[6], varia kvanto de rustokoloro en flugiloj, kaj palaj subaj partoj. Tio igas ĝin simila al la Flavokula junkulo (J. phaeonotus) escepte pro la malhela okulo. Ĝi troviĝas en la sudaj montoj de Arizono kaj Nov-Meksiko[2]. Ĝi ne koincidas kun la Flavokula junkulo en reprodukta teritorio.

Guadalupa junkulo

  • Junco hyemalis insularis

Tiu ege rara Guadalupa junkulo konsiderita ankaŭ parto de tiu specio fare de kelkaj fakuloj, nome la IUCN kiu remetis ĝin al subspecian statuson en 2008[7]. Aliaj fakuloj konsideras ĝin propra specio – eble sufiĉe juna, sed certe tiu populacio evoluis pli rapide ol la kontinentaj junkuloj pro sia malgranda populacio kaj la fondinta efiko.

Ekologio

 src=
Junulo de Rozflanka junkulo (Junco hyemalis mearnsi) ĉirkaŭ 1 monato post eloviĝo, Nacia Parko Yellowstone.

Ties reprodukta habitato estas areoj de arbaroj de konifero aŭ miksitaj tra tuta Nordameriko. En bonegaj kondiĉoj ili uzas ankaŭ aliajn habitatojn, sed je la suda bordo de ties teritorioj ĝi povas survivi nur en sia favora habitato[8]. Nordaj birdoj migras suden, kaj alvenas en siajn vintrejojn inter meza septembro kaj novembro kaj elveturas por reproduktiĝi el meza marto antaŭen, kaj preskaŭ ĉiuj jam foriris fine de aprilo[9]. Multaj populacioj estas konstantaj loĝantaj birdoj aŭ altitudaj migretantoj, dum en malvarmaj jaroj birdoj povas elekti ĉu resti en la vintrejoj kaj reproduktiĝi tie[8]. Vintre junkuloj estas familiaraj en kaj ĉe urboj, kaj en multaj lokoj ili estas la plej komunaj birdoj je birdomanĝejoj[1]. La Ardezkolora junkulo estas rara vaganto en okcidentan Eŭropon kaj povas sukcese vintri en Britio, kutime en hejmaj ĝardenoj.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde. Vintre ili ofte manĝas en aroj kiuj povas enhavi kelkajn subspeciojn. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn.

 src=
Nesto kun ovoj

Ili kutime nestumas en tasforma truo engrunda, bone kaŝita de vegetaĵaro aŭ alia materialo, kvankam nestoj toviĝas foje en plej malaltaj branĉoj de arbusto aŭ arbo. La nestoj havas eksteran diametron de ĉirkaŭ 10 cm kaj estas kovritaj el fajna herbo kaj haro. Kutime okazas du ovodemetoj de po 4 ovoj dum la reprodukta sezono. La iome brilaj ovoj estas grizecaj aŭ palbluecblankaj kaj tre punktecaj (foje makulecaj) kun variaj nuancoj de bruna, purpura aŭ griza. La Punkteco koncentriĝas je la larĝa pinto de la ovo. Kovado estas farata de la ino dum 12 aŭ 13 tagoj. Elnestiĝo okazas 11 al 14 tagojn post eloviĝo.

Notoj

 src=
Junco hyemalis dum flugo
  1. 1,0 1,1 CLO (2002)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Sibley (2000): pp.500–502
  3. Linnaeus (1758)
  4. Catesby (1731)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Dunn (2002)
  6. 6,0 6,1 6,2 Sibley (2000): pp.500–502, CLO (2002)
  7. BLI (2008a,b)
  8. 8,0 8,1 OOS (2004)
  9. Henninger (1906), OOS (2004)

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Vintroemberizo: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Vintroemberizo aŭ Vintrojunkulo, Junco hyemalis, estas la plej bone konata specio de la junkulojjunco, genro de malgrandaj grizecaj Amerikaj paseroj. Tiu birdo estas komuna en multe de moderklimata Nordameriko kaj en someraj teritorioj tiom for kiom ĝis Arkto. Ĝi estas tre varia specio, multe kiel la rilata Paserelo (Passerella iliaca), kaj ties sistematiko estas ankoraŭ ne tute solvita.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO