dcsimg

Azeno ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.

La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.

Tradicioj

En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.

Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.

En Eisenach troviĝas la Azenstacio ĉe Wartburg, ekzemplo de daŭre funkcianta servejo de azenoj en la nunaj azenmalŝatantaj, rapidaj tempoj.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri azeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.
  • Citaĵo Forveturis azenido kaj revenis azeno.
  • Citaĵo Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.

Referencoj

Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante)

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Azeno: Brief Summary ( إسبرانتو )