dcsimg

Alpa eringio ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La alpa eringio (Eryngium alpinum) estas planta specio el la familio de la Apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas ankaŭ nomata „blua kardo“.

Karakterizaĵoj

La plurjara herba planto atingas alton de ĉ. 50 ĝis 70 cm (ĝis 80 cm). La planto tre similas kardon. La tigo estas disbranĉita en la florregiono.

La molaj bazaj folioj havas longajn tigojn. La folioj estas integraj, triangulaj aǔ ovalaj kun korforma bazo. La rando estas malsimile dentaj. La manformaj palmataj tigofolioj staras alternante kaj havas kardoformajn pikilojn.

La floroj estas du ĝis tri mm longaj kaj staras dense en cilindroforma floraro. Okulfrapa estas la ametistkoloraj, bluecaj involukraj folioj kiuj formas ekstrafloran prezentaparaton, kies tasko estas la logado de insektoj. La involukraj folioj estas pikaj.

La planto floras de julio ĝis septembro.

La kromosomo-nombro estas 2n = 16.[1]

Disvastigo

La ĉefa divastiga regiono de ĉi tiu specio estas la okcidentaj Alpoj, la Ĵuraso (montaro) kaj la Dinara montaro. La planto preferas kalriĉajn grundojn en alteco de 1200 ĝis 2500 m super marnivelo.

La planto estas malofte kultivata kiel ornamplanto.

Literaturo

  • [BibISBN|3576114823]
  • [BibISBN|3800134616]

Referencoj

  1. [BibISBN|3800131315|paĝo=700]

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Alpa eringio: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La alpa eringio (Eryngium alpinum) estas planta specio el la familio de la Apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas ankaŭ nomata „blua kardo“.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO