La multegpikila rozo, dunrozo, multpikaĵa rozo aŭ Bibernell-rozo (Rosa spinosissima), estas plantspecio el la genro Rozoj (Rosa) ene de la familio familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi vaste kreskas en Eŭrazio. La Bibernell-rozo estas unu el la plej malnovaj rozo-specioj, kiuj estas kultivata en Eŭropo kaj Azio, ankaŭ la kultivaroj havas rimarkeblan sovaĝan karakteron.
La dunrozo kreskas kiel arbusto, kiu atingas kreskoalton de 30 ĝis 180 centimetrojn. La subgrundaj stolonoj zorgas pri vegetativa disvastigo. La arbusto forte disbranĉiĝas. La ŝelo estas malhelbruna. La branĉoj esta dense kovrataj de malegalaj, malofte kurbaj 5 ĝis 8 mm longaj pikiloj kaj akraj rigidharoj. La florbranĉoj de la planto havas malpli da pikiloj, kiuj ankaŭ estas pli malgrandaj.
La folioj staras alterne. Ili estas obtuze malhelverdaj kaj havas kvin- ĝis sep plumfolietojn. La folietoj havas preskaŭ rondan ĝis eliptan formon. La folirando estas duoble glande segildentaj. La nervuro estas apenaŭ videbla. La stipuloj havas pintaj oreletojn kaj nur malofte glandaj dentoj.
La floroj staras unuope, sed relative dense kaj multnombre ĉe la mallongaj flanktigoj ĉe 1,5 ĝis 2,5 c, longa petiolo. La duseksaj floroj havas diametron de 4 cm. Ili estas radisimetriaj, kvinnombraj kaj kun duobla involuko. La floroj malforte odoras al putraĵo. La kvin sepaloj estas glatrandaj, ĉ. 1cm longaj kaj retrorefleksigita post la ekfloro. La kvin liberaj petaloj estas blankaj ĝis ruĝecaj. La pistilo staras en tre larĝa pistilkanalo kaj estas kovrata de larĝaj lanaj stigmaj kapetoj. La planto floras de majo ĝis junio.
La pedunkloj estas plej ofte pli longaj ol la plataj, nigraj ĝis purpuraj rozfruktoj.
La dunrozo estas disvastigita en Eŭrazio. Ĝi ĉefe kreskas sovaĝe ĉe la marbordo. Tie ĝi preferas la grizdunojn. Ĝi ankaŭ kreskas en la landinterno sur silikataj malfekundaj grundoj en meza kaj suda Germanio. En la Pireneoj kaj Sudaj Alpoj ĝi kreskas ĝis alteco de 2000 m. Ĝi ankaŭ kreskas en norda Balkanio.
La unua priskribo sub la hodiaŭ valida nomo Rosa spinosissima okazis 1753 fare de Carl von Linné. Ofta sinonimo estas Rosa pimpinellifolia L.
Pluraj varioj estas priskribitaj:
La dunrozo estas ornamplanto por ĝardenoj kaj parkoj. Ĝi estis kultivata ekde la 16a jarcento. Ĝi estas formriĉa specio, kiu ofte estas utiligata por bredi hibridojn. Helpe de ĝi ekestis multaj blankaj, roseaj kaj flavaj kultivaroj, sed ankaŭ kun plenaj floroj.
La multegpikila rozo, dunrozo, multpikaĵa rozo aŭ Bibernell-rozo (Rosa spinosissima), estas plantspecio el la genro Rozoj (Rosa) ene de la familio familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi vaste kreskas en Eŭrazio. La Bibernell-rozo estas unu el la plej malnovaj rozo-specioj, kiuj estas kultivata en Eŭropo kaj Azio, ankaŭ la kultivaroj havas rimarkeblan sovaĝan karakteron.