La Salacca zalacca, salakpalmo aŭ salako devenas de la indoneziaj insuloj Sumatro kaj Javo, kie ĝi kreskas en la densjoj sur malsekaj, marĉaj grundoj. Pro ĝiaj manĝeblaj fruktoj ĝi estas kultivata en multaj landoj. Ĝi esta sentiva je malvarmo kaj nur kreskas bone en la tropikoj.
La salakpalmo kreskas ĝis ses m. La folioj estas pinata kaj kreskas verticile kaj atingas longecon de 60 cm. La supra folisurfaco estabrile verda la malsupra blankece verda. La supragrundaj partoj estas kovrataj de akraj pikiloj. La planto estas dioika kaj la floro situas tuj super la grundo kovrata de la folioj. La planto disvastigas sin pere de subgrundaj disbranĉantaj rizomoj kaj formas grandajn kaj densajn horstojn
La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj bruna ĝis ruĝa. La fruktŝelo brilas kaj estas skvama kaj aspektas kiel haŭto de serpento. La fruktkarno estas helflava aŭ rozkolora dividita en du ĝis kvar segmentoj. La nemanĝeblaj kernoj en la mezo de la fruktkarno estas brunaj ĝis nigraj. La gusto simila al tiu de piro, liĉio kaj jakvo. La fruktoj estas ofertataj sur lokaj foiroj.