La Gurneja aglo, Aquila gurneyi, estas granda aglo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Novgvineo kaj apudaj pli malgrandaj insuloj.
Tiu aglo estas ĉefe malhelbruna al nigreca, kun pli palaj subaj partoj (ruĝecbrunaj) kaj flugilplumoj, helaj (sablokoloranj al blankecaj) kapo kaj subpugo kaj rondoforma vosto strieca sube. La kruroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj. La beko estas griza, malhela pinte. Ties korpolongo estas 74 al 86 cm; kun enverguro de 1.7 al 1.9 m. Inoj estas pli grandaj ol maskloj.
Ties flugiloj ebeniĝas dum ŝvebado.
Ĝi manĝas mamulojn kiaj falangeroj.
Gurneja aglo troviĝas en Novgvineo kaj apudaj insuloj okcidenten al Molukoj. Ĝi estis konstatita el la insuloj Saibai (Kvinslando) kaj Boigu al nordokcidenta Toresa Markolo, tiele metante ĝin en la birdolisto de Aŭstralio. Ĝi loĝas en pluvarbaroj, marĉarbaroj kaj apudaj kultivataj kaj marbordaj areoj.
La Gurneja aglo loĝas laŭ malaltaj populacidensecoj kaj ŝajne malpliiĝas malrapide pro habitatoperdo kaj degradado. Konsiderata estonta specio Preskaŭ Minacata. Listita ĉe CITES Apendico II.
La Gurneja aglo, Aquila gurneyi, estas granda aglo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Novgvineo kaj apudaj pli malgrandaj insuloj.