La Bruna naivulo (Sula leucogaster) estas granda marbirdo (71 cm) de la familio de Suledoj. La Brunaj naivuloj vivas en insuloj aŭ marbordo de tropikaj oceanoj nome de Atlantiko kaj Pacifiko.
Tiu specio estas kazo de seksa dimorfismo. La ino atingas ĝis 80 cm de longo, kaj ties enverguro estas de ĝis 150 cm, kaj ili povas pezi ĝis 1300 g. La masklo atingas ĉirkaŭ 75 cm de longo, kaj ties enverguro estas de ĝis 140 cm, kaj ili povas pezi ĝis 1000 g.[1]
Ili havas kapon kaj gorĝojn helbrunajn (iom blankecajn) en pacifikaj subspecioj kaj kafbrunajn al nigreca en atlantika. Kolo, dorso, vosto kaj flugiloj estas malhelbrunaj. Brusto, ventro kaj subaj partoj estas tre kontraste blankaj. La latina scienca nomo de la specio S. leucogaster montras kunmetaĵon de du radikoj el la antikva greka signife respektive "blanka" kaj "ventro". Beko kaj kruroj flavverdecaj kun bekobazo iom pli blueca; la beko estas akra, fortika kaj kun segilecaj bordoj. Okuloj helgrizaj. Ili havas mallongajn flugilojn kaj longajn, mallarĝajn vostojn.
La junula formo estas griz-bruna kun pli da malhelo ĉe kapo, flugiloj kaj vosto.
Kvankam tiuj birdoj estas tipe silentaj, birdobservantoj informis foje pri eventualaj sonoj similaj al gruntado aŭ kvakado.
Ili reproduktiĝas en grandaj kolonioj de insuloj ekzemple de la Golfo de Meksiko kaj de la Kariba Maro. La ino demetas du kalkecajn bluajn ovojn surgrunde en amaso de rompitaj konkoj kaj vegetaĵaro. Ili vintrumas en alta maro en ampleksa areo.
Paroj restas fidelaj dum kelkaj sezonoj. Kutime ili faras tipajn ceremoniojn parigadajn.
Ili estas lertaj plonĝantoj en mare je alta rapido, sed mallertas ĉe ekflugado (por tio ili uzas ventojn kaj altajn ripozejojn) kaj surteriĝado. Ili manĝas fiŝojn aŭ kalmarojn, kion kaptas kiam tiuj ariĝas ĉe la surfaco, aŭ eĉ flugofiŝojn kiam tiuj ekflugas super la surfaco.
Revene al nesto sunsubire, insuloj de Korala Maro, Aŭstralio
Filmeto de naivuloj en insulo Lady Elliot, Aŭstralio
Aro ĉes la Nacia Naturrezervejo de Jonstonatolo
Sula leucogaster - MHNT
La Bruna naivulo (Sula leucogaster) estas granda marbirdo (71 cm) de la familio de Suledoj. La Brunaj naivuloj vivas en insuloj aŭ marbordo de tropikaj oceanoj nome de Atlantiko kaj Pacifiko.