dcsimg

Alno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La alnoj (science Alnus) estas genro de arboj en la familio de la betulosimilaj arboj (betulacoj).

Priskribo

 src=
Virseksaj floraroj kaj fruktaroj de nigra alno.

Alnoj estas arboj, kutime ne altaj; la plej alta alno (la Ruĝa alno, usonana) povas atingi 35 m, sed plejparte la alnoj ne estas pli altaj ol 10-15 m.

La folioj estas simplaj, alternaj, kaj falas vintre (krom A.jorullensis).

Alnoj estas plantoj monoikaj: la sama arbo portas florojn de ambaŭ la genroj, sed ĉiu floro (kaj ĉiu floraro) estas nur ina aŭ vira. La floroj estas tre simplaj; la floraroj pendas de la branĉoj kaj estas longaj se viraj kaj pli mallongaj se inaj.

La fruktoj similas al etaj pinkonusoj; fakte kio aspektas kiel unu frukto estas fruktaro.

Disvastiĝo kaj specioj

Eŭropo

En Mezeŭropo hejmas tri specioj:

En Korsiko kaj partoj de suda Italio troviĝas la endemia korfolia alno (Alnus cordata). Aliloke ĝi estas enkondukita kiel ornama arbo.

Azio

En Orienta Azio estas pluraj endemiaj alnoj, ekzemple:

  • Japana alno Alnus japonica en Japano, kie estas endemiaj ankaŭ A.firma, A.sieboldiana kaj A.matsumurae
  • Tajvana alno (Alnus formosana) en Tajvano
  • Alnus pendula hejmas en Japano kaj Koreio
  • Manĉura alno Alnus mandshurica vivas en vasta areo de Ĉinio, Mongolio, Koreio kaj orienta Siberio
  • pluraj specioj estas endemiaj de Ĉinio aŭ komunaj al Ĉinio kaj Japano / Koreio, ekzemple Alnus trabeculosa

En Himalajo kaj proksimaj regionoj estas aliaj specioj de alno, inter kiuj la Nepala alno (Alnus nepalensis).

En okcidenta Azio (Irano, Turkio ktp) vivas la Orienta alno (Alnus orientalis) kaj la preskaŭkorfolia alno (Alnus subcordata).

Aldone la tri ĉefaj specioj de Eŭropo (A.glutinosa, A.incana kaj A.viridis) nature ĉeestas ankaŭ en Azio.

Afriko

Alnoj mankas en Afriko, krom pri la norda parto de Maroko, kie vivas la nigra alno (A.glutinosa).

Ameriko

Nordameriko estas riĉa je specioj de alnoj; multaj kreskas nur en la orienta aŭ en la okcidenta parto. Inter ili, oni povas mencii:

Anda alno (Alnus acuminata) estas ekologie kaj forste grava en Andoj. Ĝi kaj la Meksikana alno (Alnus jorullensis) estas la solaj alnoj kreskantaj nature sude de la Ekvatoro.

La verda alno (A.viridis) kaj la griza alno (A.incana) kreskas nature ankaŭ en Nordameriko. La nigra alno (A.glutinosa) disvastiĝis en la orienta Nordameriko el ornumaj plantoj alportitaj de Eŭropo.

Ekologio

 src=
Alnoj en pola lako

Alnoj aparte ŝatas humidan grundon kaj preferas kreski ĉe la bordoj de rojoj, riveroj aŭ lagoj.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio kaj notoj

  • france Gamisans J. 1983 : L'aulne à feuilles en coeur Alnus cordata (Loisel.) Loisel. dans son milieu naturel en Corse, Revue forestière française, 35/3, 187-197.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Alno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La alnoj (science Alnus) estas genro de arboj en la familio de la betulosimilaj arboj (betulacoj).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO