dcsimg
甘藍的圖片
Life » » Archaeplastida » » 木蘭綱 » » 十字花科 »

甘藍

Brassica oleracea var. capitata L.

Blanka brasiko ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba) estas unu el la plej gravaj brasikoj kaj estas unu el la plej malnovaj brasikospecioj. Ĝia sezono en la norda tera hemisfero estas aparte aŭtuno kaj vintro. El blanka brasiko bone kuireblas supoj, brasikokukoj, brasikaj rulaĵoj kaj salatoj. Ĝi nutroscience karakteriziĝas per granda kvanto de vitamino C (46 mg/100 g) kaj antibiotike efikantaj tiocianatoj.

Priskribo

Multaj variaĵoj de blanka brasiko havas kapojn signife pli grandajn ol tiuj de ruĝa brasiko. Variaĵoj maturiĝantaj frue en la brasika sezono kutime vendiĝas kiel freŝa legomo. Pli poste maturiĝantaj kaj aparte grandkapaj variaĵoj plejparte en apartaj produktejoj iĝas acida brasiko.

Enhavaĵoj

100 g da blanka brasiko enhavas: fonto kilokalorioj kiloĵuloj akvo graso kalio kalcio magnezio vitamino C 1 25 104 91 g ? g 208 mg 46 mg 23 mg 45 mg 2 25 103 92,18 g 0,10 g 170 mg 40 mg

12 mg

36,6 mg

fonto 1: Souci.Fachmann.Kraut 1994
fonto 2: USDA National Nutrient Database for Standard Reference (serĉovorto "cabbage, raw", tie ankaŭ habeblas pliaj datumoj

Bildoj

Flanka informo

En Britio kaj Usono, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj la vorto "Krauts" - "blankaj brasikoj" - estis malapreza moknomo por la germanoj.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Blanka brasiko: Brief Summary ( 世界語 )