Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj inter alie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:
Pli precize, oni povas uzi "morusarbon" (aŭ "morusujon") por montri la arbon kaj "morusberon" por montri la frukton.[2] Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.[3]
Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj ĉe kelkaj specioj bongusta. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.
Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj inter alie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:
suda moruso Morus australis (ankaŭ: aŭstrala moruso) blanka moruso Morus alba nigra moruso Morus nigra ruĝa moruso Morus rubraPli precize, oni povas uzi "morusarbon" (aŭ "morusujon") por montri la arbon kaj "morusberon" por montri la frukton. Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.