dcsimg

Aesculus × carnea ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Karnokolora eskulo, karnokolora ĉevalkaŝtanokarnokolora hipokaŝtano latine Aesculus × carnea , estas foliarbo el la genro Eskulo (Aesculus), kiu ofte estas plantita en parkoj de Mezeŭropo. La planto estas hibrido el la balkandevena Aesculus hippocastanum kaj nordamerika ruĝa eskulo (Aesculus pavia).

La karnokolora eskulo estas fekunda hibrido, kiu oni trovis en 1818 la unuan fojon; la hibrido produktas ĝermeblajn semojn.

 src=
karnoruĝa eskulo
 src=
frukto de la karnokolora eskulo

Priskribo

La somerverda arbo atingas alton de ĝis 22 metroj kaj trunkan diametron de ĉ. 60 cm. La arbo estas relative malrapide kreskanta kaj vivas ne tre longe. Por uzi ĝin kiel arbo en parko ĝi estas greftita sur ordinara ĉevalkaŝtano. La krono estas densa. La arboŝelo junaĝe estas malhelverda kaj poste ĝi fariĝas ruĝece bruna kun multaj lenticeloj; ofte formiĝas baze de la trunko lignokropojn. La folitigo longas ĝis 23 cm. La folietoj estas oblongaj ĝis eliptaj. Ili longas 8 ĝis 15 cm. Rande ili estas noĉitaj.

La helruĝaj floroj staras en pedunkloj, kiuj longas maldense de 12 ĝis 20 cm. En Mezeŭropo la arbo floras meze de majo. La globformaj kapsulfruktoj estas glataj kaj iomete malpligrandaj ol ĉe la ordinara ĉevalkaŝtano. En la frukto estas du ĝis tri malgrandaj brunaj semoj.

La kromosomonombro estast 2n = 80.

Bredadformoj

Ekzistas kelkaj varioj de Aesculus × carnea. Jen elekto de gravaj tipoj::

  • Aesculus × carnea 'Briotii': Tiu ĉi formo ekestis 1858 en Francujo. Tiu vario kreskas pli rapide. La folioj estas brilaj ankaŭ la floroj estas brile ruĝaj. La formo estas tre ŝatata kiel arbo en parkoj kaj apud stratoj.
  • Aesculus × carnea var. plantierensis (sin.: Aesculus × plantierensis ANDRÉ) kun helruĝaj floroj.
  • Aesculus × carnea var. purpurea kun intense purpura koloro de la floroj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Aesculus × carnea: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Karnokolora eskulo, karnokolora ĉevalkaŝtano aŭ karnokolora hipokaŝtano latine Aesculus × carnea , estas foliarbo el la genro Eskulo (Aesculus), kiu ofte estas plantita en parkoj de Mezeŭropo. La planto estas hibrido el la balkandevena Aesculus hippocastanum kaj nordamerika ruĝa eskulo (Aesculus pavia).

La karnokolora eskulo estas fekunda hibrido, kiu oni trovis en 1818 la unuan fojon; la hibrido produktas ĝermeblajn semojn.

 src= karnoruĝa eskulo  src= frukto de la karnokolora eskulo
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO