dcsimg

Pinasparago ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La pinasparago (Monotropa hypopitys) estas planta specio el genro monotropo, familio de erikacoj.

La planto estas pala, vaksokolora, mankas en ĝi la klorofilo. La folioj estas rudimentaj, skvamaj, la stomoj estas sporadaj. La floroj kapjesas.

Ĝi estas parazita planto, kreskanta en ombrodonaj deciduaj kaj nedeciduaj arbaroj. La pinasparago kreskas grupe aŭ en sorĉistina cirklo (kresko en rondoformo).

Tiu holarktisa planto parazitas fungojn, kiuj parazitas arbarajn radikojn (epiparazitismo). La grajnoj de la pinasparago estas etaj, disvastiĝas per vento. La milgrajna maso estas 3mg. Dum ĝermado aperas radiketo, kiu fortiĝas, nur per kaj ĉeesto de fungo.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO