dcsimg

Kapuĉa kardelo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Kapuĉa kardelo (Spinus magellanicus, iam Carduelis magellanica) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas indiĝena de Sudameriko kaj tre komuna en multaj regionoj. Ĝi apartenas al la putativa klado de novtropikaj kardeloj de la genro Spinus.

Estas 11 subspecioj inklude la Sanktakruca kardelo S. m. santaecrucis de centra kaj orienta Bolivio. Tiu estas foje konsiderata separata specio.

 src=
Ino en Brazilo
 src=
Spinus magellanicus

Aspekto

La Kapuĉa kardelo estas 10 al 14 cm longa. La masklo estas tre verda supre kaj tre flava sube kun nigra kapo. Ĝi havas mallarĝan flavan kolumon kaj flavan pugon. La vosto estas nigra kun flavaj flankoj ĉebaze kaj la flugiloj estas nigraj kun larĝaj flavaj strioj kiuj montras formon de T ripoze. La beko estas tre larĝa ĉebaze kaj tre akrapinta por malfermi semojn. Inoj estas pli senkoloraj kun brunverdeca kapo, flavverdeca brusto kaj flankoj kaj blankeca ventro.

La kanto estas pepado elsendita el ripozejo aŭ dumfluge. Ĝi estas varia kaj rapida kaj foje enhavas imitojn de aliaj birdoj.

Distribuado kaj ekologio

Ili loĝas en arbaroj, savanoj, arbustaroj, farmoj, parkoj kaj ĝardenoj. Ili loĝas el marnivelo ĝis 5000 m. En orienta Sudameriko ĝi troviĝas el centra Argentino norden al centra Brazilio. Ĉe Anda regiono ili loĝas el nordokcidenta Argentino kaj norda Ĉilio norden al centra Kolombio. Estas izolata populacio en sudorienta Venezuelo, Gujano kaj la Brazila ŝtato de Roraima.

Ĝi komune troviĝas en aroj, manĝanta en arboj aŭ arbustoj aŭ surgrunde. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj kun burĝonoj, folioj kaj kelkaj insektoj. Geofagio estis observata en tiu specio[1].

Subspecioj

Estas agnoskataj la jenaj subspecioj:

  • Spinus magellanicus alleni - sudorienta Bolivio, orienta Paragvajo, nordorienta Argentino, centra Brazilo,
  • Spinus magellanicus bolivianus - suda Bolivio (Cochabamba),
  • Spinus magellanicus capitalis – suda Kolombio, Ekvadoro, nordokcidenta Peruo,
  • Spinus magellanicus ictericus - nordorienta Brazilo, suden al Rio
  • Spinus magellanicus longirostris - sudorienta Venezuelo, Gujano, norda Brazilo,
  • Spinus magellanicus magellanicus – Urugvajo, orienta Argentino,
  • Spinus magellanicus paulus - suda Ekvadoro, okcidenta Peruo,
  • Spinus magellanicus peruanus - centra Peruo,
  • Spinus magellanicus santecrucis – orienta kaj suda Bolivio. La nigraj flugiloj klare videblas, same kiel ĉe S.m.alleni, la evidenta diferenco estas la blanka ventro. Tiuj birdoj ne ŝajnas tiom malhelaj supre kiel S.m.alleni kaj estas grava kvanto de griza en flankoj, dum la grando ŝajnas sama.
  • Spinus magellanicus tacumanus - nordokcidenta Argentino
  • Spinus magellanicus urubambesnsis - suda Peruo, norda Ĉilio.

Ĉiuj subspecioj loĝas en diferencaj partoj de Sudameriko, sed kelkaj koincidas en limaj regionoj.

Estas specio kiu oftas en kaptiveco ĉefe en Nordameriko kaj Eŭropo. Oni devas atenti ne miksi la diversajn subspeciojn en kaptiveco.

Notoj

  1. Delgado-V. (2006)

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Kapuĉa kardelo: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Kapuĉa kardelo (Spinus magellanicus, iam Carduelis magellanica) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas indiĝena de Sudameriko kaj tre komuna en multaj regionoj. Ĝi apartenas al la putativa klado de novtropikaj kardeloj de la genro Spinus.

Estas 11 subspecioj inklude la Sanktakruca kardelo S. m. santaecrucis de centra kaj orienta Bolivio. Tiu estas foje konsiderata separata specio.

 src= Ino en Brazilo  src= Spinus magellanicus
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO