dcsimg

Aŭstralia turfalko ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Aŭstralia turfalko (Falco cenchroides) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas unu el plej malgrandaj falkoj, kaj malkiel multaj, ne dependas de rapido por kapti predon. Anstataŭe ĝi simple ripozas sur elstara ripozejo, sed ĝi ankaŭ havas distingan teknikon ŝvebi super herbejoj kaj terkultivejoj.

Tiu birdo ŝajne estas tre proksima parenco de la Komuna turfalko, kaj probable ankaŭ de la Moluka turfalko. Ŝajne ĝi evoluis el la praspecio de la Turfalkoj disaj al la Aŭstralia regiono en meza Pleistoceno — antaŭ malpli da 1 miliono da jaroj — kaj adaptintaj al lokaj kondiĉoj.[1]

 src=
Sursaltonta

Tre komuna kaj facile vidata rabobirdo, la Aŭstralia turfalko troviĝas en Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj apudaj insuloj, kaj estas neregula vizitanto al Novzelando. Ĝi okupas ĉiun ajn tipon de tero kiu ne estas dense vegetaligita, sed ĉefe moderklimataj herbejoj kaj malfermaj arbaroj. En tropika nordo kaj sablaj dezertoj okcidentaj, ĝi havas makulecan kaj sezonan distribuadon.

Kiel multaj aŭstraliaj birdoj, ĝi ne havas klaran migrantan modelon: ĉe sudaj herbejoj, la setliĝintaj paroj estas loĝantaj birdoj la tutan jaron, sed multaj aliaj birdoj migras norden dum la aŭstrala vintro, aŭ vagadas tra la arida interno sekve de magoxdisponeblo.

 src=
Kun predo inter ungoj, insulo Rottnest, Okcidenta Aŭstralio

Malgranda, svelta falko ĉirkaŭ 31 al 35 cm longa, la Aŭstralia turfalko estas ruĝeca aŭ bruna supre kaj blanka al blankeca sube, kun nigra vostopinto. La plumaro varias konsiderinde detale, kaj kelkaj birdoj povas aspekti tre mismarkaj, sed la svelta konstruo, malgrando kaj distingaj rektaj flugiloj por ŝvebo faciligas identigon. (La nuraj aliaj aŭstralaziaj rabobirdoj ŝvebantaj estas la elanienoj kiuj estas multe pli helaj kaj iom pli grandaj kaj la Bruna falko, kiu estas multe pli granda kaj pli fortika, kaj ŝvebas nur malfacile). Kunkompare ĝi aspektas kiel pli pala, malpli bilda kaj pli malgranda ol la Komuna turfalko, kio ja estas (vidu Regulo de Gloger, Regulo de Bergmann).

 src=
Aŭstralia turfalko dumfluge

Dieto estas varia, kun granda nombro de insektoj, sed ankaŭ malgrandaj birdoj kaj reptilioj, kaj ĉefe, malgrandaj roduloj, ĉefe musoj. La Aŭstraliaj turfalkoj estas adapteblaj kaj ĉasas laŭ nombro de diferencaj sistemoj: el tiuj, simpla gvatado sur elstara ripozejo (kia sur mortinta arbo aŭ telefonfosto) kaj predatendo estas la plej komuna, sed ties kutimo ŝvebi senmove super terkultivejoj kaj herbejoj estas plej distinga.

 src=
Ino

Tipe vidata sola aŭ en paroj, ili povas kuniĝi en izolaj aroj de ĝis 30 kiam la kondiĉoj taŭgas. Paroj estas tipe monogamiaj kaj povas disiĝi aŭ ne al diferencaj areoj for de la reprodukta sezono. La nesto estas iu ajn konvena strukturo: arbotruo, klifokornico aŭ neuzata korveda nesto, ekzemple, kaj ĝi ne estas modifita aŭ pligrandigita fare de la turfalkoj.

La ino demetas 3 al 7 ovojn fine de vintre (kutime ĉirkaŭ 4) kaj ili estas kovataj nur de la ino. Eloviĝo okazas post 26 al 28 tagoj, kaj la masklo alportas manĝon dum la ino pluas kovadon ĝis elnestiĝo, kiam ankaŭ la ino elnestiĝas por ĉasi ankaŭ por la idoj. Eblas multoblaj ovodemetadoj en bonkondiĉaj sezonoj.

Referencoj

  1. (October 2002) “A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean”, Molecular Phylogenetics and Evolution 25 (2), p. 267–277. doi:10.1016/S1055-7903(02)00254-3.
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Aŭstralia turfalko: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Aŭstralia turfalko (Falco cenchroides) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas unu el plej malgrandaj falkoj, kaj malkiel multaj, ne dependas de rapido por kapti predon. Anstataŭe ĝi simple ripozas sur elstara ripozejo, sed ĝi ankaŭ havas distingan teknikon ŝvebi super herbejoj kaj terkultivejoj.

Tiu birdo ŝajne estas tre proksima parenco de la Komuna turfalko, kaj probable ankaŭ de la Moluka turfalko. Ŝajne ĝi evoluis el la praspecio de la Turfalkoj disaj al la Aŭstralia regiono en meza Pleistoceno — antaŭ malpli da 1 miliono da jaroj — kaj adaptintaj al lokaj kondiĉoj.

 src= Sursaltonta

Tre komuna kaj facile vidata rabobirdo, la Aŭstralia turfalko troviĝas en Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj apudaj insuloj, kaj estas neregula vizitanto al Novzelando. Ĝi okupas ĉiun ajn tipon de tero kiu ne estas dense vegetaligita, sed ĉefe moderklimataj herbejoj kaj malfermaj arbaroj. En tropika nordo kaj sablaj dezertoj okcidentaj, ĝi havas makulecan kaj sezonan distribuadon.

Kiel multaj aŭstraliaj birdoj, ĝi ne havas klaran migrantan modelon: ĉe sudaj herbejoj, la setliĝintaj paroj estas loĝantaj birdoj la tutan jaron, sed multaj aliaj birdoj migras norden dum la aŭstrala vintro, aŭ vagadas tra la arida interno sekve de magoxdisponeblo.

 src= Kun predo inter ungoj, insulo Rottnest, Okcidenta Aŭstralio

Malgranda, svelta falko ĉirkaŭ 31 al 35 cm longa, la Aŭstralia turfalko estas ruĝeca aŭ bruna supre kaj blanka al blankeca sube, kun nigra vostopinto. La plumaro varias konsiderinde detale, kaj kelkaj birdoj povas aspekti tre mismarkaj, sed la svelta konstruo, malgrando kaj distingaj rektaj flugiloj por ŝvebo faciligas identigon. (La nuraj aliaj aŭstralaziaj rabobirdoj ŝvebantaj estas la elanienoj kiuj estas multe pli helaj kaj iom pli grandaj kaj la Bruna falko, kiu estas multe pli granda kaj pli fortika, kaj ŝvebas nur malfacile). Kunkompare ĝi aspektas kiel pli pala, malpli bilda kaj pli malgranda ol la Komuna turfalko, kio ja estas (vidu Regulo de Gloger, Regulo de Bergmann).

 src= Aŭstralia turfalko dumfluge

Dieto estas varia, kun granda nombro de insektoj, sed ankaŭ malgrandaj birdoj kaj reptilioj, kaj ĉefe, malgrandaj roduloj, ĉefe musoj. La Aŭstraliaj turfalkoj estas adapteblaj kaj ĉasas laŭ nombro de diferencaj sistemoj: el tiuj, simpla gvatado sur elstara ripozejo (kia sur mortinta arbo aŭ telefonfosto) kaj predatendo estas la plej komuna, sed ties kutimo ŝvebi senmove super terkultivejoj kaj herbejoj estas plej distinga.

 src= Ino