dcsimg

Akvokreso ( Esperant )

fornì da wikipedia EO
 src=
Akvokreso.

La akvokresonasturcio (Rorippa nasturtium-aquaticum) estas herbo el la familio de kruciferacoj, havanta milde akrajn foliojn uzatajn kiel salaton, spicon kaj garnaĵon. Nur iom parencas la ĝardenkreso (Lepidium sativum).

La akvokreso estas plurjara, moltiga planto, kreskanta en Eŭropo kaj Mez-Azio. Ĝi vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre. Ĝi kreskas je 20–30 cm, havas etajn blankajn florojn. Ĝi havas radikojn eĉ sur la tigoj, tiel oni povas generi ĝin per tiuj kiel stikaĵon.

En Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento. Oni uzis ĝin diserigite kiel ternigaĵon. Tradiciriĉa kultivejo en Germanlando estas Kresoparko en Erfurto.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO