dcsimg

Flankapunkta arbanaso ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Flankapunkta arbanaso aŭ pli simple Punkta arbanaso, Dendrocygna guttata, estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kaj grupo de arbanasoj.

Disvastiĝo

Ties teritorio estas Filipinoj suden tra centra Indonezio al Novgvineo. Ĝi ĵus koloniigis Aŭstralion, per malgranda populacio nune loĝanta ĉe Weipa en la okcidenta marbordo de la Kabjorka Duoninsulo.

Aspekto

Temas pri ĝenerale bruneca birdo. Estas tre malhelbrunaj beko, brido el okulo al bekobazo, frunto, krono, kaj malantaŭa kapostrio al nuko, dum la resto de la kapo estas grizeca al sablokolora kaj iom punkteca ĉefe ĉe la okulareo. La dorso estas tre malhelbruna per grandaj plumoj kun helbrunaj bordoj kio faras ioman striecon. La vosto estas pli malhelbruna. En subaj partoj estas blankaj makuloj (kio havigas nomojn kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie guttata signifas el “guteca” al “makulita per gutoj”. Tiuj blankaj makuloj estas tre malgrandaj ĉe malhelbruna brusto kaj ĉe flankoj kaj ventro estas tre grandaj, nome grandaj blankaj plumoj kun malhelbruna al nigreca bordo. Ankaŭ irisoj kaj kruroj estas malhelbrunaj.

Bildaro

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Flankapunkta arbanaso: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Flankapunkta arbanaso aŭ pli simple Punkta arbanaso, Dendrocygna guttata, estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kaj grupo de arbanasoj.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO