La Orienta sagobirdo aŭ Hindia sagobirdo (Anhinga melanogaster, nigraventra) estas akvobirdo de tropika Suda Azio kaj Sudorienta Azio. Ĝi havas longan kaj sveltan kolon kun rekta, pinteca beko kaj kiel kormoranoj, ĝi fiŝkaptas, havante sian korpon submerĝe en akvon. Ĝi ponardas fiŝon subakve, portas ĝintal la surfaco kaj skuas ĝin en la aero antaŭ engluti ĝin. La korpo restas submerĝe dum ĝi naĝas kaj nur la svelta kolo videblas super la akvo, kio kondukas al kroma nomo de serpentobirdo. Kiel ĉe kormorantoj, ĝi havas malsekigeblajn plumojn kaj ofte troviĝas ripoze sur roko aŭ branĉo havante siajn flugilojn malferme por sekigi ilin.
Tiu specio estas granda birdo, kies maskloj montras la jenajn mezurojn: supra bekobordo (culmen) 74-90 mm, flugilo 331-357 mm, vosto 202-240 mm, tarso 42-47 mm, kaj averaĝe pezas el 1160 al 1500 g.
La Orienta sagobirdo estas kiel ĉiuj aliaj anhingoj, specio simila al kormoranoj kiu havas tre longan kolon. La strukturo de ties kolo estas kiel ĉe la aliaj specioj de anhingoj kun tre forte disvolvigitaj muskoloj ĉirkaŭ kurbo en la kolo ĉe la 8a kaj 9a vertebroj kiuj permesas ĝin esti fleksita kaj lanĉita antaŭen per rapida kaj subita forto por ponardi fiŝon subakve. La bordoj de la komisuroj de la makzelopintoj havas etajn internen indikantajn segilaĵojn kiuj helpas teni la traboritan fiŝon.[1][2]
La plumaro de plenkreskulo estas supre nigra kaj la flugilkovriloj kaj triarangaj havas arĝentecajn striojn laŭlonge de la malpleno. La krono kaj kolo estas brunaj nuance al nigra ĉe la dorso de la kolo. La subaj partoj estas nigrecbrunaj. Pala linio super la okulo kaj ĉe la gorĝo kaj linio laŭlonge de la kolflankoj havigas striecan aspekton. La irisoj estas blankaj kun flava okulringo. La pinto de la supra makzelo estas malhela dum la bazo estas palbruna dum la suba makzelo estas flaveca. La kruroj kaj membranoj en la piedoj estas flavaj ĉe nematuruloj kaj malhelgrizaj ĉe pli aĝaj birdoj.
Ambaŭ seksoj ne estas facile distingeblaj sed maskloj tendencas havi nigrajn punktojn kiuj kuniĝas ĉe la blanka gorĝo.[3] Plenkreskaj inoj havas pli mallongajn bekojn kaj tendencas havi la nigron de la kolbazo kaj brusto separata el la nuko per larĝa sablokolora bendo kiu finas ĉe la ŝultro. Tiu modelo tamen troviĝas ankaŭ ĉe nematuruloj kies kolo estas pli hela kaj ne havas la longajn pintecajn skapularajn.[4] Dumfluge la svelta kaj longa kolo, larĝaj flugiloj kaj kojnforma vosto klare distingas ĝin.[5][6] Junuloj havas palbrunan kolon, aspektas blankecaj kaj ne havas la blankan strion laŭlonge de la kolflankoj. La internaj duarangaj aŭ triarangaj kaj la centraj vostoplumoj aspektas ondecaj.[7] La vosto estas longa kaj formata de ĝis 12 rigidaj plumoj kiuj estas trenataj surgrunde kiam la birdo klopodas piediri aŭ salteti surtere.[8]
Tiu orientalisa kaj aŭstralazia specio estas membro de la sagobirda familio, nome Anhingedoj, kaj estas tre proksime rilata al la Amerika (Anhinga anhinga), Afrika (Anhinga rufa, kun vulsini de Madagaskaro kiel subspecio), kaj Aŭstralia (Anhinga novaehollandiae) sagobirdoj. Tiuj ĉiuj estas foje traktataj kiel subspecioj de Anhinga melanogaster.[9] La Orienta sagobirdo diferencas laŭ aspekto el la amerikaj sagobirdoj plej facile rekoneblaj pro ties blanka kolflanka stribendo.
La Orienta sagobirdo troviĝantas ĉefe ĉe nesalakvaj lagoj kaj riveroj. Ili kutime manĝas sole, havante la tutan korpon subakve, naĝante malrapide antaŭen uzante siajn membranecajn piedojn dum la kapo kaj kolo moviĝas laŭskuade superakve. Ĝi lanĉas sian kolon por ponardi fiŝon kaj poste portas ĝin eksterakve, skuante ĝin en aero antaŭ engluti la fiŝon komence de la kapo. Ili povas foje troviĝi kun kormoranoj kiuj kunhavas la kutimon atendi siajn flugilojn por sekigi ilin ripoze sur ĉeborda roko aŭ arbo. Ili foje ŝvebas sur termikoj dum la varma parto de la tago sed povas alterni flugilfrapadon kaj glitadon en normala flugo.[10]
Ili nestumas en miksaj birdarejoj kie ili konstruas platformon el bastonetoj sur la nestarbo kiu estas kutime ĉirkaŭata de akvo. Kelkaj paroj povas nestumi unu proksime de aliaj.[11] La branĉo estas ebenigita de la birdoj antaŭ la lokigo de la bastonetoj kiuj formas la nestoplatformon. La nestolokoj estas defendataj el aliaj birdoj per sintenoj kaj skuado de la kolo. La reprodukta sezono estas de junio al aŭgusto (dum la pluvsezono) en norda Barato, aprilo–majo en sudokcidenta Barato kaj vintre en sudorienta Barato (dum la nordorienta musono).[12] La kutima ovodemetado konsistas el 3 al 6 ŝpinilformaj bluecverdecaj ovoj kun blanka kalkaĵo kovranta kio iĝas malpura laŭ la tempo. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn, eke post la demeto de la unua ovo kio kondukas al nesamtempa eloviĝo fare de la idoj. Tiuj estas senplumaj kaj kovrataj nur de iome da lanugo surkape. Dum kreskiĝo ili iĝas kovritaj el blanka lanugo. La idoj manĝas post enmeto de siaj kapoj ene de la gorĝo de la gepatroj.[10]
Plenkreskuloj trapasas samtempan mudon de siaj flugoplumoj post la reprodukta sezono rezulte en la perdo de flugkapablo dum mallonga periodo. Kaze de ĝenado el ties ripozejoj dum tiu periodo, ili plonĝas enakven sube kaj klopodas eskapi subakve.[10] Tiu fuĝa kutimo estas uzata ankaŭ de idoj el la nesto.[13][14] Ili estas tre silentemaj escepte ĉeneste kie ili produktas gruntadon kaj krakadon kaj dusilaban ĉigi-ĉigi-ĉigi. Idoj estas bruemaj dum manĝopeto.[10] Plenkreskuloj ripozas komunume sur arboj proksime aŭ super akvo.[15]
Idoj, ĉefe tiuj pli ol duonkreskaj estas foje predataj de rabobirdoj kiaj la Blankstriovosta maraglo (Haliaetus leucoryphus).[10] La longaj skapularaj plumoj estis iam popularaj por uzado en ornamaj ĉapeloj.[16] Oni registris nombrajn parazitojn el plenkreskaj birdoj kiaj Schwartzitrema anhingi (trematodo),[17] Petasiger nicolli,[18] Mesorchis pendulus,[19] kaj Echinorhynchotaenia tritesticulata (Cestodo: Dilepidedoj).[20]
En kelkaj partoj de nordorienta Barato, sagobirdoj estis (aŭ estas) uzataj de tribanoj por kapti fiŝojn el riveroj.[10] Oni ligas ringon ĉirkaŭ la kolon por eviti ke ili englutu la predon same kiel oni faras por kormorana fiŝkaptado en partoj de Sudorienta Azio.[21]
La Orienta sagobirdo aŭ Hindia sagobirdo (Anhinga melanogaster, nigraventra) estas akvobirdo de tropika Suda Azio kaj Sudorienta Azio. Ĝi havas longan kaj sveltan kolon kun rekta, pinteca beko kaj kiel kormoranoj, ĝi fiŝkaptas, havante sian korpon submerĝe en akvon. Ĝi ponardas fiŝon subakve, portas ĝintal la surfaco kaj skuas ĝin en la aero antaŭ engluti ĝin. La korpo restas submerĝe dum ĝi naĝas kaj nur la svelta kolo videblas super la akvo, kio kondukas al kroma nomo de serpentobirdo. Kiel ĉe kormorantoj, ĝi havas malsekigeblajn plumojn kaj ofte troviĝas ripoze sur roko aŭ branĉo havante siajn flugilojn malferme por sekigi ilin.