dcsimg

Hidrokaritacoj ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Hidrokaritacoj (latine Hydrocharitaceae) estas familio de angiospermoj en la ordo Alismaloj, nomita laŭ ĝia tipa genro, hidrokarito (latine Hydrocharis).

Priskribo

La specioj estas unujaraj aŭ plurjaraj. Multaj specioj estas akvoplantoj. La folioj estas simplaj, kaj la foliformoj varias laŭ specioj. La floroj aranĝiĝas en forka brakteo aŭ en paro de brakteoj.

Klasifiko

La familio konsistas el kvar subfamilioj:

  • Hidrokaritoideoj (latine Hydrocharitoideae), 2 genroj: Hydrocharis, Limnobium
  • Stratiotoideoj (latine Stratiotoideae), 1 genro: Stratioto
  • Anakarioideoj (latine Anacharioideae), 7 genroj: Apalanthe, Appertiella, Blyxa, Egeria, Elodea (elodeo), Lagarosiphon, Ottelia
  • Hidriloideoj (latine Hydrilloideae), 8 genroj: Enhalus, Halophila, Hydrilla, Maidenia, Najas, Nechamandra, Thalassia, Vallisneria

La familio enhavas 18 genrojn kaj ĉ. 135 speciojn.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Hidrokaritacoj: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Hidrokaritacoj (latine Hydrocharitaceae) estas familio de angiospermoj en la ordo Alismaloj, nomita laŭ ĝia tipa genro, hidrokarito (latine Hydrocharis).

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO