dcsimg
Image of common flax
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Flax Family »

Common Flax

Linum usitatissimum L.

Ordinara lino ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ordinara lino (Linum usitatissimum) estas specio de mediterane devena, unujara, mallarĝfolia, bluflora linoplanto. Kulturitaj jam ekde 8000 jaroj ĉefe por vestoj, teksaĵoj. Ĝi estas nuntempe kulturplanto de la kontinenta zono. La folioj estas lancaj, eĝaj (folirandoj rektaj, sendifektaj), la infloresko estas ŝajnombrelo, la frukto estas kapsulo. Ĝi devenas verŝajne de la mallarĝfolia lino (Linum augustifolium).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO