dcsimg

Oficina kumino ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La oficina kumino (Cuminum cyminum) estas specio de kumino kultivata en la mediteraneaj kaj subtropikaj regionoj por tre aromaj fruktoj uzataj, same kiel karvio, por farmaciaĵoj kaj por aromigi fromaĝojn, panon, brandon, ktp.[1]

En la kuirarto uzatas la semoj (fakte, malgrandaj fruktoj) de la planto. Kumino fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, supojn, panojn, keksojn, brasikon, ruĝan beton, fromaĝon kaj likvorojn.

Kuminosemoj (maĉataj aŭ en tizano) subtenas la digeston, freŝigas la spiron kaj efikas kontraŭ flatulenco.

Vidu ankaŭ

Kultivata nigelo

 src=
Oficina kumino (maldekstre tutaj semoj, dekstre muelita)

Piednotoj

  1. PIV2, p. 637
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Oficina kumino: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La oficina kumino (Cuminum cyminum) estas specio de kumino kultivata en la mediteraneaj kaj subtropikaj regionoj por tre aromaj fruktoj uzataj, same kiel karvio, por farmaciaĵoj kaj por aromigi fromaĝojn, panon, brandon, ktp.