La perko estas genro de fiŝoj de la familio Perkedoj, kies tipa specio estas la Eŭropa perko (Perca fluviatilis), kiuj estas dolĉakvaj fiŝoj.
La perko povas kreski ĝis 50 cm longo kaj pezo de 3 kg.
Ĝi povas fariĝi 16 jaraĝa.
Parencoj de ĉi tiu genro estas inter aliaj la sandro kaj la perĉo (fiŝo).