La Japana garolo aŭ Lidta garolo (Garrulus lidthi) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj kaj genro Garrulus, plej konate kiel garoloj, kiu enhavas aliajn du speciojn kaj kiuj loĝas nur en suda Japanio, do estas endemismo kaj riskas danĝeron kiel specio.
Ĝi estas iom pli granda ol la proksima parenco nome la Eŭrazia garolo, kun proporcie pli fortika beko kaj ankaŭ pli longa vosto. Ĝi ne havas videblan kreston, sed montras aliajn plumomarkojn tre distingajn. Same kiel ĉe la aliaj garoloj, tiuj havas suprajn kaj subajn partojn brunajn, sed tiuj estas multe pli malhelaj kaj purpurnuancaj. La bluaj partoj ne estas nur markoj kiel ĉe la aliaj garoloj sed kovras la kapon, kolon, supran bruston, flugilplumojn (kie estas pli brilblua) kaj voston. Kiel ĉe la aliaj garoloj estas nigraj markoj en flugiloj kaj vostoj sed ne estas blankaj. Krome la vizaĝo (brido) estas tre nigra el la frunto al la okulo kaj gorĝo, kie ege kontrastas la hela beko. Tiom da nigro rilatas la specion pli al la Lancoforma garolo ol al la Eŭrazia garolo.
Tiu garolo havas tre limigitan distribuon ĉar loĝas nur en la insuloj de suda Japanio nome Amami Oŝima kaj Tokunoŝima en pinarbaroj, subtropikaj arbaroj kaj kultivataj areoj ĉefe ĉe vilaĝoj.
La manĝo estas ĉefe el glanoj de la indiĝena kverko Quercus cuspidata sed inkludas ankaŭ etajn reptiliojn kaj senvertebrulojn el multaj tipoj.
Tiuj birdoj nestumas en grandaj arbotruoj sed alimaniere la nesto estas same kiel tiuj de la aliaj du specioj de la genro Garrulus. La ino demetas 3-4 ovojn.
La voĉo estas simila al tiu de la Eŭrazia garolo.