dcsimg

Burinedoj ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Burinedoj estas familio de birdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas du genrojn, nome Esacus kaj Burhinus kiu donas la nomon al la familio.

Estas grupo de tropikaj vadbirdoj kiuj troviĝas tutmonde en ĉiu kontinento. Kelkaj specioj reproduktiĝas en mezvarmaj Eŭropo kaj Aŭstralio.

Ili estas mezgrandaj aŭ grandaj vadbirdoj kun fortaj nigraj aŭ flavaj bekoj, kamufla plumaro kaj grandaj flavaj okuloj, kiuj ŝajnigas ilin reptiliecaj.

Spite klasado kiel vadbirdoj la plej granda parto de la specioj preferas sekajn aŭ mezsekajn mediojn, dezertajn aŭ stepajn. Ili estas tre noktemaj, kio konstateblas per ties laŭta kaj muzika voĉo.

Ili manĝas ĉefe insektojn kaj alijan senvertebrulojn. Plej grandaj specioj predas ankaŭ lacertojn kaj eĉ etajn mamulojn.

Multaj specioj estas loĝantaj, sed Trielo estas somera migranta en mezvarma eŭopa parto de ties teritorio kaj vintras en Afriko.

Specioj

La naŭ specioj estas:

Bildo Nomo Scienca nomo Burhinus oedicnemus0.jpg Trielo Burhinus oedicnemus Ne estas bildo Senegala trielo Burhinus senegalensis Ne estas bildo Akva trielo Burhinus vermiculatus Cape Thick-knee at the Henry Doorly Zoo, Omaha, Nebraska (2006-09-30).jpg Punktita trieloKaba trielo Burhinus capensis Double-striped Thick-knee.jpg Dustria trielo Burhinus bistriatus Ne estas bildo Perua trielo Burhinus superciliaris Bush Stone-curlew.jpg Aŭstralia trielo Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris). Ne estas bildo Granda trielo Esacus recurvirostris Ne estas bildo Giganta trielo Esacus giganteus (antaŭe E. magnirostris).

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Burinedoj: Brief Summary ( есперанто )