dcsimg

Insektoj ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Insektoj (science: Insecta[1]) estas la precipa klaso da artropodoj kaj de animaloj ĝenerale. Ili vivas en preskaŭ ĉiuj medioj, escepte de la oceanoj.

Ĝenerala aspekto

Insektoj ĝenerale estas tre malgrandaj kaj havas segmentitajn korpojn, dividitajn al kapo, torako, kaj abdomeno. La kapo subtenas paron da sensaj antenoj, paron da komponitaj okuloj kaj buŝon, la torako havas ses krurojn, kaj la abdomeno havas ekskreciajn kaj reproduktajn organojn.

La tuta korpo insekta estas fermita en ektoskeleto el organikaj substancoj; por subteni internajn organojn ĝin komplementas endoskeleto ligita al ĝi. Kelkloke la rigida tegumento estas malpli dika, membraneca. La formo kaj la grandeco de insektaj korpoj ekstreme varias: Ekzistas insektoj longaj nur kvinonon de milimetro, sed herkulskarabo (dynastes hercules) povas atingi longon de 180 mm kaj kobropapilio (Attacus atlas) atingas enverguron de 25 cm[2].

Etimologio

La vorto "insekto" devenas de la latina vorto insectum, kiu signifas "entranĉita"; ĝi rilatas al la profunde malvastaj "talioj" de la insektoj. Insectum siavice estas paŭso de la greka vorto éntomon (ἔντομον), derivita de entémnein (ἐντέμνειν) = entranĉi.

Specioj

La scienca studado pri insektoj estas entomologio. Pli ol 800.000 specioj de insektoj estas priskribitaj[3]. Estas 5.000 libelaj (odonataj), 20.000 ortopteraj, 170.000 papiliaj (lepidopteraj), 82.000 hemipteraj, 350.000 skarabaj (koleopteraj), 110.000 himenopteraj kaj 200.000 dipteraj specioj. Insektoj estas la plej multspecia bestoklaso surtera; pli ol 60 % el ĉiuj bestospecioj estas insektaj.

La himenopteroj inkludas abelojn, formikojn kaj vespojn.

La dipteroj inkludas muŝojn, moskitojn kaj kulojn.

Al la ordo blatoformaj apartenas la blatoj.

Taksonomio

Vivo kaj reproduktado

La longa evolucia, la granda nombro de specioj, la kapablo adaptiĝi al ekstremaj vivkondiĉoj igas la insektaron tre heterogena biologia sistemgrupo. Unueca traktado de la diversaj aspektoj, de fiziologio al la biologia ciklo, de sinnutrado al reproduktado, de rilato al etologio ĝenerale ne povas esti resuma kaj ĝenerala. Por profundiĝi en la temon necesas okupiĝi pri la sistemaj subgrupoj.

Vivociklo

La vivciklo de insekto povas daŭri, depende de la specio, inter kelkajn tagojn kaj plurajn jarojn, kaj ofte ĝia evoluo estas strike rilata al mediaj faktoroj klimataj (precipe la temperaturo) kaj nutradaj. Tiel insektoj povas adaptiĝi al variaj vivmedioj, inter ili la plej malvarmaj regionoj de la Tero, aplikante biologiajn rimedojn kiaj la vintrodormo kaj sezona migrado.

La biologia ciklo nomiĝas unugeneracia, se naskiĝas unu generacio en ĉiu jaro, kaj plurgeneracia, se estas pluraj. La nombro de generacioj ne korelacias al la longo de la vivociklo; en unu populacio povas kunekzisti diversaj evolu-stadioj. tre specifaj kondiĉoj povas sinkronigi la ciklon kun tiu de alia, planta aŭ besta, specio, de kiuj la insekto dependas por nutraĵo. En tiaj okazoj povas esti koncentrado kaj sinkroneco de la reproduktaj eventoj kaj la evoluo de la individioj, kun bone apartigitaj generacioj (ekz. ĉe prays oleae, kiu dependas de olivarbo).

Reproduktado

La reproduktado ĝenerala estas seksa, kun kopulado inter du malsamaj seksoj kaj fekundigo de la ovoj per spermatozooj. La meĥanismoj, kiuj regulas la reproduktadon, varias inter la specioj kaj foje estas tiom kompleksaj, ke ili kondiĉas la dinamikon de tuta insekta komunumo (bonsociemaj insektoj). Al la seksa reproduktado aldoniĝas aliaj, neseksaj formoj, kiuj ofte influas la populacian dinamikon kaj en kelkaj specioj superas la seksan reproduktadon. En tiaj okazoj ofte estas partenogenezo, trovebla en diversaj formoj en preskaŭ ĉiuj ordoj. Speciala okazo de partenogenezo estas la pedogenezo (reproduktado de nematuruloj), konfirmita en iuj cecidomyiidae kaj en la skarabo micromalthus debilis: La larvo maturigas siajn ovariojn kaj generas novajn individuojn, kiuj evoluas je ĝiaj kostoj kaj mortigas ĝin[4]. Alia tipo de neseksa reproduktado estas la multĝemeleco, kiu konsistas en la evoluado de nedifinita nombro da larvoj el segmentiĝo de unu sola ovo; ĝi estas trovebla en iuj terebrantia[5].

La determinado de la sekso ne sekvas unuecan skemon. En la plimulto de la specioj la sekson difinas la ĉeesto de seksa X-kromosomo duopa en unu sekso kaj unuopa en la alia, tie eble kunigita kun Y-kromosomo. La du-X-a sekso estas la femala, escepte de la papilioj (lepidoptera) kaj la triĥopteroj. En iuj ordoj la sekson tamen determinas la rilato inter seksa reproduktado kaj (haploida) partenogenezo: El fekundigitaj ovoj ekestas femaloj, el partenogenezo maskloj[6].

Lamarko

Lamarko konsideris la insektojn kiel kvinan klason de organiziteco de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj kaj vermoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la insektojn kiel jam ovonaskajn kaj metamorfozajn, kun diferencaj seksoj, trakeo kaj kompleta nerva sistemo, sed ankoraŭ sen cerbo nek sangocirkulado[7].

Referencoj

  1. insektoj en vortaro.net
  2. Václav Jan Staněk. (1970 (itala eldono 1978)) Enciclopedia illustrata degli insetti. Italigis Elisabetta Ghisotti Steinman. Prago: Artia (itala eldono de Librerie Accademia), p. 377. ISBN 0600030857.
  3. Ebbe Schmidt Nielsen, Laurence A. Mound. (1997) Global Diversity of Insects: The Problems of Estimating Numbers. (angle). National Research Council USA, Board on Biology.
  4. Antonio Servadei, Sergio Zangheri, Luigi Masutti. (1972) Entomologia generale ed applicata (itale). Padova: CEDAM, p. 50; 105.
  5. Servadei k aliaj, citita verko, p. 105.
  6. Servadei k aliaj, citita verko, p. 100.
  7. Jean-Baptiste Lamarck. [1809] (1987) Filozofio zoologia (france, al Esperanto tradukis Valo). SAT-Broŝurservo, p. 122.

N.B.: "†" signas mortintan grupon

Vidu ankaŭ

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Insektoj: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Insektoj (science: Insecta) estas la precipa klaso da artropodoj kaj de animaloj ĝenerale. Ili vivas en preskaŭ ĉiuj medioj, escepte de la oceanoj.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO