dcsimg

Orientazia ruĝvostulo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Orientazia ruĝvostuloOrientazia fenikuro (Phoenicurus auroreus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto pli malpli.

Ĝi estas specio el moderklimata Azio.

Priskribo kaj sistematiko

Kiel ĉiuj tipaj ruĝvostuloj, ili montras klaran ekzemplon de seksa dimorfismo. Reproduktantaj maskloj havas grizajn kronon kaj nukon kun pli helaj frunto kaj kronflankoj, nigran vizaĝon kaj mentonon, brunecajn dorson kaj flugilojn kaj grandan blankan flugilmakulojn; la brusto, malsupra dorso kaj pugo estas oranĝaj kaj la vosto estas malhela kun oranĝaj bordoj. Junaj maskloj estas similbildaj sed multe pli senkoloraj kaj malpli klare markitaj.[1]

 src=
Ino de P. a auroreus

Inoj estas tre brune supre, pli palaj sube, havas oranĝajn pugon kaj vostobordojn, kaj havas grandajn flugilmakulojn similajn al tiuj de la maskloj. Beko, okuloj, kruroj kaj piedoj estas nigraj en ambaŭ seksoj.[1]

Ili estis iam klasitaj kiel membro de la familio de Turdedoj, sed nuntempe estas konsiderataj kiel membro de la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu specio estas dividita en du subspecioj, la orienta P. a. auroreus kaj la okcidenta P. a. leucopterus.

Ili apartenas al la proksima eŭrazia klado kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Nigra ruĝvostulo (P. ochruros), la Hodgsona ruĝvostulo (P. hodgsoni), la Ruĝventra ruĝvostulo (P. erythrogastrus) -kiuj povus esti proksime rilataj al la P. auroreus-, kaj eble de la Alasĉana ruĝvostulo (P. alaschanicus). Tiuj ĉiuj diverĝis dum la lasta parto de la Malfrua Pljoceno kaj la plej frua Frua Pleistoceno, antaŭ ĉirkaŭ 3-1.5 milionoj da jaroj (ma), dum la eko de la Kvaternara glaciepoko.[2]

Distribuado kaj ekologio

Ĝi estas tre komuna birdo en Orienta Azio, kun orientaj teritorioj el Mongolio kaj Himalajo. Ili estas migrantaj; P. a. auroreus vintras en Koreio, Japanio, sudorienta marborda Ĉinio kaj Tajvano, kaj P. a. leucopterus en norda Barato kaj partojn de Sudorienta Azio.[3]

Orientaziaj ruĝvostuloj preferas malfermajn arbarojn, arbarbordojn, bordojn de terkultivejoj kaj troviĝas komune en parkoj kaj urbaj ĝardenoj. Ili estas sufiĉe fidemaj kaj ofte permesas homojn alproksimiĝi antaŭ foriri. Ili reproduktiĝas somere, kun partnero de la nomiga subspecio trovita en komenco de majo.[4]

Ĝi estas disvastigata kaj sufiĉe komuna, tiele tiu birdo ne estas konsiderata minacata specio de la IUCN.[5]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 Brazil (2008)
  2. Ertan (2006), Brazil (2008)
  3. BLI (2008), Brazil (2008)
  4. Bangs (1932), Brazil (2008)
  5. BLI (2008)

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Orientazia ruĝvostulo: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Orientazia ruĝvostulo aŭ Orientazia fenikuro (Phoenicurus auroreus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto pli malpli.

Ĝi estas specio el moderklimata Azio.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO