dcsimg

Mustaĉibiso ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La MustaĉibisoHadada ibiso, Bostrychia hagedash, estas birdospecio de la grupo de ibisoj troviĝanta en Subsahara Afriko.

Priskribo

Aspekto

La Mustaĉibiso estas granda (ĉirkaŭ 76 cm longa), grizeca al malhelbruna ibiso kun blanka "mustaĉo" nome strieto el la suba bekobazo subvange al la nukoflanko, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo, brilajn purpurverdecaj flugiloj, granda kaj fortika ĉebaze malhela beko ne tiom longa nek tiom kurba kiom ĉe aliaj ibisoj kaj kun rimarkinda ruĝa strio en komenca duono de la supra makzelo, kaj nigrecaj kruroj.

Alvoko

Ĝi havas distinge laŭtan kaj rekoneblan alvokon haa-haa-haa-de-dah kiu estas ofte aŭdata kiam la birdoj flugas aŭ ekflugas, kaj de tie la alternativa komuna nomo, krom la latina scienca nomo onomatopea.

Habitato kaj distribuado

La Mustaĉibiso troviĝas en malfermaj herbejoj, savanoj kaj humidejoj, same kiel ĉe urbaj parkoj, lernejaj kortoj, verdaj koridoroj kaj grandaj ĝardenoj. La landoj kie loĝas tiu birdospecio estas disaj en diversaj areoj nome en Sudano, Etiopio, Senegalio, Ugando, Tanzanio, Gabono, Demokratia Respubliko Kongo, Kameruno, Gambio, Kenjo, Somalio kaj Sudafriko.

Dieto

 src=
Fluge en Sudafriko.

Ili manĝas tervermojn, uzante sian longan cimitarecan bekon por serĉituŝi la grundon. Ili manĝas ankaŭ pli grandajn insektojn, kiaj la salikoka grilo, same kiel araneoj kaj malgrandaj lacertoj. Tiuj birdoj kaptas ankaŭ helikojn kaj manĝas en ĝardenoj ĉe loĝejaj hejmoj. Ili estas akceptataj ĉe ludejoj kaj golfejoj ĉar ili estas entuziasmaj elfosantoj de larvoj de tineoj kaj skaraboj kiuj manĝas la radikojn de herbo. Ne klaras kiel ili detektas tiujn, sed ŝajne ili kapablas aŭdi ties manĝadon kaj elfosadon.

Konservostatuso

Disvastigata kaj komuna tra sia granda teritorio, la Mustaĉibiso estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Mustaĉibiso: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Mustaĉibiso aŭ Hadada ibiso, Bostrychia hagedash, estas birdospecio de la grupo de ibisoj troviĝanta en Subsahara Afriko.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO