La Flava motacilo, Motacilla flava, estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko.
Vagantaj individuoj malproksimiĝas el la vintrejoj dum migrado. Ekzemple, en Palaŭo en Mikronezio videblas foje migrantaj aroj de tiu specio -ŝajne de la Beringa flava motacilo- kun multaj maskloj, dum pli norde en Marianoj oni trovas nur individuaj vagantoj, kutime inoj aŭ nematuruloj.[1]
Ĝi estas svelta 15–16 cm longa birdo, kun la karaktera longa, konstante vostomovo de tiu genro. Ĝi estas la plej mallongvosta de la eŭropaj motaciloj. Maskla plenkreskulo estas ĝenerale oliveca supre kaj flava sube. En aliaj plumaroj, flavo povas nuanciĝi al blanko. La kapoj de la masklaj reproduktuloj varias je koloroj kaj bildoj depende de la subspecio.
La alvoko estas karaktera altatona jiit.[2]
Tiu insektovora birdo loĝas en malferma kamparo ĉe akvo, kiel humidaj herbejoj. Ili nestumas en herbotufoj, kie la ino demetas 4-8 punktitajn ovojn.
La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[3] La specifa epiteto flava estas latina vorto por precize "flava".
La sistematiko de tiu specio kaj ties filogenio estas ege konfuza. Oni priskribis dekduojn da subspecioj diversokaze, kaj ĉirkaŭ 15-20 estas nune konsiderataj validaj depende de la fakuloj. Krome la Citronmotacilo (M. citreola) formas kriptan specikomplekson (superspecion) kun tiu birdo[4]; ambaŭ taksonoj estas konsiderataj kiel parafiletikaj unu de la alia. La populacioj de la Beringa Markolo estas foje separataj kiels Orienta flava motacilo (M. tschutschensis).
Nuntempe akceptataj subspecioj:[5]
Koloro aludas al maskloj escepte se oni male notas.
Nomiga Blukapa flava motacilo kaj Flava motacilo formas mallarĝan hibridejon en norda Francio. Birdoj el tiu zono varias laŭ aspekto, sed unu tipo, kiu similas al nomiga Blukapa flava motacilo (escepte ke la bluaj nuancoj ĉekape estas pli palaj kaj pli violaj kaj blanko ĉekape estas pli etenda, ĉefe ĉe gorĝo, orelareo kaj superokula strio) estas populare nomta Kanala motacilo.
La Flava motacilo, Motacilla flava, estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multo de moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj eĉ iome en Nordameriko en Alasko. Ili estas loĝantaj birdoj en pli mildaj partoj de sia teritorio, kiel en okcidenta Eŭropo, sed nordaj kaj orientaj populacioj migras en Afrikon kaj en sudan Azion. La populacio de Beringio vintrumas suben en marbordo de Pacifiko.
Nematurulo de Flava motacilo (M. f. flava)Vagantaj individuoj malproksimiĝas el la vintrejoj dum migrado. Ekzemple, en Palaŭo en Mikronezio videblas foje migrantaj aroj de tiu specio -ŝajne de la Beringa flava motacilo- kun multaj maskloj, dum pli norde en Marianoj oni trovas nur individuaj vagantoj, kutime inoj aŭ nematuruloj.
Ĝi estas svelta 15–16 cm longa birdo, kun la karaktera longa, konstante vostomovo de tiu genro. Ĝi estas la plej mallongvosta de la eŭropaj motaciloj. Maskla plenkreskulo estas ĝenerale oliveca supre kaj flava sube. En aliaj plumaroj, flavo povas nuanciĝi al blanko. La kapoj de la masklaj reproduktuloj varias je koloroj kaj bildoj depende de la subspecio.
La alvoko estas karaktera altatona jiit.
Tiu insektovora birdo loĝas en malferma kamparo ĉe akvo, kiel humidaj herbejoj. Ili nestumas en herbotufoj, kie la ino demetas 4-8 punktitajn ovojn.
La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto". La specifa epiteto flava estas latina vorto por precize "flava".