La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio.
Tiu specio de sturno estas indiĝena de plej parto de moderklimataj Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas loĝantaj birdoj en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, dum nordorientaj populacioj migras suden kaj okcidenten vintre al tiuj regionoj, kaj eĉ iom pli suden al areoj kie ili ne reproduktiĝas, nome en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estis enmetita ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.
En la genro Sturnus, la Eŭropa sturno estas la tipa specio, la ununura kun ĉiuj tipaj karakteroj de tiu genro. Estas en tiu genro kie la surgrunda manĝotekniko de sondado per malferma beko estas plej antaŭenigita; la tekniko inkludas emmeton engrunde de la malferma beko kiel metodo serĉi kaŝitajn manĝerojn. Eŭropaj sturnoj havas la fizikajn trajtojn kiuj permesas ilin uzi tiun manĝoteknikon, kiu sendube helpis la specion disvastiĝi tiom amplekse.[1]
Kune kun la Sturnus vulgaris, la genro Sturnus inkludas ankaŭ kelkajn speciojn kiuj ŝajne estas pli malpli rilataj, sed kelkaj pridisputas ĉu se la taksonomio baziĝas sur natura evolua grupigo, tiam nur la Eŭropa kaj la Nigra sturno estu grupigitaj kune.[2]
Estas kelkaj subspecioj de la Eŭropa sturno, kiuj varias laŭ irizeco de plenkreska plumaro. Laŭ grada variado laŭ geografiaj teritorioj kaj etenda intergradado, oni interkonsentas ke la subspecioj estas klinaj. Akceptado de diferencaj subspecioj varias inter diversaj fakuloj.[3][4][5][6]
Oni nomigis kelkajn aliajn formojn, sed estas ĝenerale ne plu konsiderataj validaj. Plejparto estas intergradoj el koincido de teritorioj de diversaj subspecioj.[5]
Ĝi estas inter la plej familiaraj birdoj de moderklimataj regionoj. Ĝi estas 19–22 cm longaj, kun enverguro de 37–42 cm kaj pezo de 60–90 g. La plumaro estas brile nigra, purpura aŭ verda, kaj punktita per blanko, ĉefe vintre. Masklaj plenkreskuloj de Eŭropa sturno estas malpli punktecaj sube ol plenkreskaj inoj. La gorĝoplumoj estas longaj kaj izolitaj, kaj uzataj kiel signalo dum memmontrado. Junuloj estas grizbrunaj, kaj je unua vintro ili ŝajnas plenkreskuloj kvankam ofte retenas kelkajn brunajn junajn plumojn ĉefe en kapo kaj ĉefe en komenca parto de vintro. La kruroj estas fortikaj, rozruĝecaj. La beko estas mallarĝa konusa kun akra pinto; somere, ĝi estas flava ĉe inoj, kaj flava kun blugriza bazo ĉe maskloj, dum vintre, kaj ĉe junuloj, ĝi estas nigra en ambaŭ seksoj. Plumoŝanĝado okazas unufoje jare, fine de somero post la fino de la reprodukta sezono; la freŝaj plumoj estas rimarkinde blanke pintecaj (brustoplumoj) aŭ sablokolore (flugiloj kaj dorso). Malpliigo de la punkteco de la reprodukta sezono estas farata de la blankaj plumopintoj de vintra plumaro. Sturnoj piediras pli ol saltas. Ties flugo estas tre forta kaj rekta; ili aspektas kun triangulaj flugiloj kaj kun mallonga vosto dumfluge.[3][4]
Konfuzo kun aliaj specioj eblas nur en Iberio, okcidenta Mediteraneo kaj nordokcidenta Afriko vintre, kie ĝi devas esti distingita el tre proksime rilata Nigra sturno, kiu, kiel ties nomo sugestas, havas malpli da punkteco en sia plumaro. La Nigra sturno povas esti distingita nur de proksime pro siaj longaj gorĝoplumoj.[4] Je pli baza nivelo, plenkreska masklo de Eŭropa merlo povas esti facile distingebla pro sia pli svelta korpoformo, longa vosto, kaj kutimaro; Ili saltetas anstataŭ piediri kaj ne sondas per malferma beko. Dumfluge, nur la multe pli pala bombicilo kunhavas similan flugokonturon.
La ordinara sturno estas bruema birdo kiu elsendas ampleksan varion kaj de melodiaj kaj de mekanikecaj sonoj, inklude distingan "lupofajfon". Sturnoj estas imitemaj, kiel multaj de ties familio. En kaptiveco, Sturnoj lernas imiti ĉiujn tipojn de sonoj kaj parolaĵoj.
Kantoj estas pli komune elsendataj de maskloj, kvankam ankaŭ inoj kantas. Kantoj konsistas el miksaĵo de imitado, klikoj, sonorilado, babilado, fajfoj kaj pepado.[7] Kroma kanto, oni priskribis 11 aliajn alvokojn, inklude arigalvokon, minacalvokon, atakalvokon, grumbalvokon kaj seksalvokon.[7] Birdoj parolemas dum ripozado kaj banado —farante grandan kvanton de bruo kio povas frustri lokajn homajn loĝantojn. Eĉ kiam sturnaro estas komplete silenta, la sinkronigitaj movoj de la birdaro faras distingan huadon kiu povas esti aŭdata el centoj da metroj.[7]
Eŭropaj sturnoj preferas urbajn aŭ ĉeurbajn areojn kie artefaritaj strukturoj kaj arboj havigas taŭgajn nestolokojn kaj ripozejojn. Ili ankaŭ komune loĝas en herbejaj areoj kie facilas manĝi —kiaj farmoj, herbopaŝtejoj, ludejoj, golfejoj kaj eĉ flughavenoj.[8] Ili foje loĝas en malfermaj arbaroj kaj pli rare en arbustaroj kiaj la Aŭstralia makiso. Eŭropaj sturnoj rare loĝas en densaj, humidaj arbaroj (ekzemple pluvarbaroj aŭ humidaj sklerofilaj arbaroj). Ordinaraj sturnoj adaptiĝis ankaŭ al marbordaj areoj, kie ili nestumas kaj ripozas en klifoj kaj manĝas inter algoj. Ties kapablo adaptiĝi al granda vario de biotopoj permesis ties disvastigon kaj setligon tra la tuta mondo —rezulte en veveja gamo el marbordaj humidaj teroj al alpaj arbaroj, el marnivelo al 1900 m super marnivelo.[8]
Disvastiga tra la norda hemisfero, la Eŭropa sturno estas indiĝena de Eŭrazio kaj troviĝas tra Eŭropo, norda Afriko (el Maroko al Egiptio), norda Barato, Nepalo, Mezoriento (inklude Sirion, Irakon kaj Iranon), kaj nordokcidenta Ĉinio. Krome, ĝi estis enmetita kaj sukcese setliĝita en Novzelando, Aŭstralio, Nordameriko, Fiĝio, kaj kelkaj insuloj de Karibio. Kiel rezulto, ĝi povis ankaŭ migri al Tajlando, Sudorienta Azio, kaj Novgvineo.[9] En Aŭstralio, la Eŭropa sturno estas nomata ordinara sturno, kaj ĉeestas tra sudoriento, kvankam oni observis kelkajn izolatajn populaciojn en norda kaj Okcidenta Aŭstralio. Ili estas oftaj tra Novsudkimrio, Viktorio, Kvinslando, Tasmanio, kaj en disaj lokoj ĉe la sudorienta parto de Okcidenta Aŭstralio.[10]
Ĝi estas tre gregema specio aŭtune kaj vintre. Argrandoj estas tre variaj, kaj grandaj birdaroj havigas spektaklajn vidaĵon kaj sonon kutime ĉe ripozejoj. Tiuj grandaj aroj ofte allogas rabobirdojn kiaj la Kolombfalko aŭ la Nizo. Aroj formas densan sferecan formaĵon dumfluge, ofte etendiĝante kaj maletendiĝante kaj ŝanĝante formon, ŝajne sen iu ajn flugestro. Tre grandaj ripozejoj, escepte ĝis 1.5 milionoj da birdoj, povas formiĝi en urbaj centroj, arbaroj aŭ kanejoj, kaŭzante problemojn per siaj fekaĵoj (milionoj da fekaĵoj). Tiuj povas akumuliĝi ĝis 30 cm alte, mortigante arbojn pro ties kemia kompono; en pli malgrandaj kvantoj la fekaĵoj estas tamen profitaj kiel Sterko, kaj tiele arbaradministristoj povas klopodi movigi ripozejojn el arbarareo al alia por disvastigi la profiton kaj eviti grandajn toksejojn.[11]
Grandaj aroj de pli da unu miliono da sturnoj estis observataj tuj antaŭ suneliro printempe en sudokcidenta Jutlando, Danio. Tie ariĝas marte ĝis nordaj birdoj el Skandinavio kiuj foriras al ties reproduktaj teritorioj meze de aprilo. Tia arigado kreas komplikajn formojn ĉe la ĉielo kiel fenomeno loke konata kiel Nigra suno. Por ĝui tiun spektaklon, la plej taŭga loko estas la ĉemaraj marĉejoj (marsken en Dana) de Tønder kaj Esbjerg municipo inter Tønder kaj Ribe.[12] En tiaj multnombraj aroj la kuraĝaj rabobirdoj kiuj atakas ilin povas esti damaĝitaj de tiom multnombra reago per sturnaj fekaĵoj kaj vomaĵoj kio povas senflugigi la rabobirdon kiu povas fali aŭ eĉ droni se la atako okazis super akvo.
Sturnoj estas ĉasataj de rabobirdoj, inklude la speciojn de la Migra falko ie ajn kaj de la Berigora falko en Aŭstralio. Tamen, en la 1970-aj jaroj la konsumado de produktoj kemie traktataj per DDT fare de sturnoj kiuj estis sekve manĝataj de Migrofalkoj kaŭzis danĝerajn sekvojn de la toksaĵo en la falko. Kiel rezulto, oni observis malaltajn reproduktajn sukcesojn pro pli maldikaj ovoŝeloj kaj restoj de organokloro en ovoj.[13]
Nestoj de Eŭropaj sturnoj estas tre vundeblaj fare de predantoj kiaj ermenoj, vulpoj, kaj homoj. Ankaŭ la ordinara minao estas minaco, ĉar ili ofte rabas ovojn, idojn kaj eĉ plenkreskajn sturnojn el siaj nestoj.[14]
La Eŭropa sturno estas insektovora, kaj tipe konsumas insektojn inklude raŭpojn, tineojn, kaj cikadojn, same kiel araneoj, milpieduloj, centipieduloj, limakoj, kaj malgrandaj lacertoj. Dum la konsumado de senvertebruloj necesas por sukcesa reproduktado, sturnoj estas ĉiomanĝantoj kaj povas manĝi ankaŭ grenon, semojn, fruktojn, nektarojn, kaj rubaĵojn, se estas oportuno.[15][16][17]
Estas kelkaj metodoj per kiuj ili manĝas; sed ĉefe ili manĝas el aŭ ĉe la grundo, kaptante insektojn el aŭ sub la surfaco de la grundo. Ĝenerale, sturnoj preferas manĝi inter malaltaj herboj kaj ofte troviĝas inter kaj eĉ sur paŝtantaj animaloj.[17] Grandaj aroj manĝas kune, laŭ praktiko nomata “rulomanĝo”: per kiu la birdoj malantaŭe de la aro konstante flugas antaŭen dum manĝado por ke ĉiu birdo havu vicon (1957).[18] Ju pli granda estas la aro, des pli proksime estas individuoj unu de alia dum manĝado. Aroj ofte manĝas en unu loko dum iom da tempo, kaj revenas al lokoj kie jam sukcese manĝis.[18]
Estas kvar tipoj de manĝado observitaj en la Eŭropa sturno:[18]
Inter Eŭropaj sturnoj, atakado kaj sondado estas la plej kutimaj manĝokutimoj.
Nepariĝintaj maskloj ekkonstruas nestojn por allogi solajn inojn. Maskloj ofte dekoras la neston per ornamaĵoj (kiaj floroj) kaj freŝa verda materialo kiun la ino poste rearanĝas antaŭ akcepti lin kiel partnero.[19][20] Maskloj kantas dum multe de la konstruado kaj eĉ pli kiam ino alproksimiĝas al lia nesto. Post la seksumado la masklo kaj la ino plukonstruas la neston. Kutimaj nestolokoj estas en arbotruoj, konstruaĵoj, arbostumpoj, kaj artefaritaj nestoskatoloj. Nestoj estas tipe kosntruitaj el pajlo, seka herbo, bastonetoj kaj interne kovritaj el plumoj, lano kaj mildaj folioj. Konstruado kutime daŭras 4 al 5 tagoj kaj povas plui dum kovado.[21] Oni aldonas freŝajn herbojn al nestoj kaj tio funkcias kiel insektoforpelilo.[19][22]
Sturnoj estas kaj monogamaj kaj poligamaj, kvankam ovodemetado estas farataj ĝenerale de unu masklo kaj unu ino, foje la paro povas havi kroman helpanton. Paroj povas esti parto de pli granda kolonio, en kiu kazo kelkaj aliaj nestoj povus okupi la saman aŭ apudajn arbojn.[7]
La reprodukta sezono ekas el komenco de printempo al somero. En Aŭstralio, oni demetas ovojn el fino de septembro al fino de novembro sed la gamo etendas el fina julio al decembro.[7] Post seksumado la ino de la Eŭropa sturno demetas po unu ovon ĉiutage dum periodo de kelkaj tagoj. Se unu ovo perdiĝas dum tiu periodo, ŝi demetos alian ovon anstataŭe. La ovoj (4-5) estas malgrandaj, elipsaj kaj bluecaj (kaj foje blankecaj) kiu komune havas brilan aspekton.[21] Kovado daŭras 13 tagojn, kvankam la eloviĝo de la lasta ovo povas okazi 24 horojn post la unua. Ambaŭ gepatroj kunhavas la respondecon sidiĝi super la ovoj. Tamen la ino pasas pli da tempo kovante la ovojn ol la masklo, kaj estas la ununura patro kiu faras tion nokte (dum la masklo revenas al la komuna ripozejo).[23] La idoj naskiĝas blindaj kaj nudaj (senplumaj). Ili havigas al si pufan lanugon 7 tagojn post eloviĝo kaj vidon post 9 tagoj. Idoj restas en la nesto dum 3 semajnoj, kiam ili estas manĝigataj konstante de ambaŭ gepatroj dum 1–2 semajnoj. Paroj povas efektivigi ĝis tri ovodemetadojn ĉiun reproduktan sezonon, ofte reuzante kaj rekovrante la saman neston.[23] Post du monatoj, plej parto de junuloj plumoŝanĝis kaj akiris sian unuan bazan plumaron. Junuloj akiras sian unuan plenkreskan plumaron la venontan jaron.[14]
Interspecifaj nestoparazitoj estas oftaj en nestoj de Eŭropa sturno. “Flosantaj" inoj (nepariĝintaj inoj dum la reprodukta sezono) en kolonioj ofte ovodemetas en la nesto de alia paro.[24] Krome oni konstatis ke foje junuloj invadas siajn antaŭajn nestojn aŭ najbarajn por eviti novan ovodemetadon.[23]
Ĝenerale la Eŭropa sturno estas listata de la IUCN kiel specio Malplej Zorgiga.[25] Tamen ĝi estas malfavore influita en norda Eŭropo de intensiva agrikulturo, kaj en kelkaj landoj, ĝi estis listita en Ruĝa Listo pro malpliiĝo de pli da 50 %. En Britio ĝi malpliiĝis pli da 80 % inter 1966 kaj 2004; kvankam populacioj en kelkaj areoj -kiaj Norda Irlando- estas stabilaj aŭ eĉ pliiĝantaj, dum en aliaj areoj -ĉefe en Anglio- malpliiĝis eĉ pli draste. La ĝenerala malpliiĝo atribuiĝis al perdo de manĝoriĉaj pludaŭraj paŝtejoj, kio kondukis al malaltaj survivindicoj de junuloj.[26] Pli grandaj malpliiĝoj observiĝis el 1980 en Svedio, Finnlando, norda Rusio (Karelio), kaj Baltaj ŝtatoj, kaj pli malgrandaj malpliiĝoj en multe de la resto de norda kaj centra Eŭropo.[3] Kontraste estis pliiĝoj en suda Eŭropo, ĉefe en Italio, suda Francio, kaj nordorienta Hispanio kie la specio ekreproduktiĝis en la 1960-aj jaroj.[3]
Antaŭe la Eŭropa sturno montris markitajn pliiĝojn en tuta Eŭropo en la periodo de 1800-1900. Antaŭ 1800 ĝi havis nesekvan teritorion en la Brita Insularo, foreste el centra kaj suda Skotio, kun S. vulgaris zetlandicus en malproksima nordo kaj nordokcidento (Ŝetlandoj, Orkney, Caithness, Foraj Hebridoj), kaj S. vulgaris vulgaris sude de la limo Skotio-Anglio; ĝi estis anakaŭ rara aŭ regione foresta en Irlando, okcidenta Kimrio kaj okcidenta kaj plej norda Anglio. Inter 1800 kaj 1900, S. vulgaris vulgaris koloniigis norden kaj okcidenten el Anglio al Irlando kaj la tutan Skotion escepte la Ŝetlandoj (kie zetlandicus restas); el 1935 tiu subspecio disvastiĝis ankaŭ al Islando, kie ĝi nuntempe reproduktiĝas en sudoriento kaj sudokcidento.[3][27] S. vulgaris vulgaris vidatas foje ankaŭ en la Ferooj.
Tiu adaptebla palearktisa specio estas konsiderata plago en kelkaj el la landoj kien ĝi estis enmetita. La Eŭropa sturno estas trunestanta specio kaj nestos en ĉiu kavaĵo kiun ĝi trafos. Ĝi malfavoris indiĝenajn speciojn kie ĝi estis enmetita pro konkurenco por nestolokoj. Ekzemple en Nordameriko la Purpura hirundo estas nuntempe amplekse dependa el artefaritaj nestodomoj intermetitaj de homoj, kiujn devas esti protektitaj el koloniigo fare de Eŭropaj sturnoj.
La ordinara sturno estis origine enmetita en Aŭstralio por malpliigi la populacion de rikoltoplagoj —insektoj kiujn sturnoj manĝas. Komencaj setlantoj deziris la birdan alvenon krede ke sturnoj estas gravaj por la polenigo de lino, grava rikolto. Oni situis nestoskatolojn por la ĵus liberigita specio en farmoj kaj ĉe rikoltejoj.[28] La ordinara sturno estis enmetita en Melburno en 1857 kaj en Sidnejo en 1880.[29] Je la 1880-aj jaroj estis stabilaj populacioj en sudoriento danke al la laboro de enmetantaj komitatoj.[30] Je la 1920-aj jaroj, sturnoj estis disvastigataj en Viktorio, Kvinslando kaj Novsudkimrio, sed tiam ili estis agnoskitaj kiel plago kaj Okcidenta Aŭstralio malpermesis ties importadon en 1895.[29][30]
La ordinara sturno minacas kaj la aŭstraliajn ekonomion kaj biodiversecon. Ili komune manĝas kaj damaĝas frukton el fruktoĝardenoj, kiaj vinberoj, persikoj, olivoj kaj tomatoj. Krome sturnoj elfosas ĵus semitan granon kaj malpliiĝas jam kreskantajn rikoltojn —facila tasko por aro de 500 – 150,000 birdoj.[17] La ordinara sturno manĝas kaj damaĝas ankaŭ la manĝon de gregaro, endanĝerigante ties sanon. Akumulado de rubaĵoj lasitaj de sturnaroj povas difektigi homajn akvujojn kaj urbojn, same kiel naturajn habitatojn de aŭstralia faŭno.[17]
Aŭstralio estas hejmo de nombraj endemiaj plantoj kaj animaloj — specioj kiuj loĝas nenie pli surtere. La ordinara sturno estas agresema birdo kiu forpelas aliajn trunestantojn, endemiajn aŭstraliajn birdojn.[31] Pro tiom da tiuj indiĝenaj specioj jam endanĝeritaj, la sturno faras gravan minacon. Ili minacas ankaŭ draste indiĝenan kaj endemian speciaron de la Aŭstralia flaŭro. Semoj ofte ĝermas pli sukcese post ingesto, kaj, ĉar sturnoj kapablas manĝi preskaŭ ĉiujn tipojn de semoj kaj flugi grandajn distancojn, la ordinara sturno estas eksterordinara semodisiganto. Ili kulpas pro disvastigo de invadaj plantospecioj kiaj la Asparagus asparagoides.[32]
Kiel rezulto la registaro de Okcidenta Aŭstralio volas forpeli la ordinaran sturnon el sia teritorio kaj je la buĝeto de 2007-2008 oni konsideris 4.9 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (2007) por la kontrola kaj foriga programoj.[32][33] Novaj aroj estas rutine mortpafitaj, dum neatentaj junuloj estas kaptataj kaj enretigitaj.[30] Oni disvolvigas novajn metodojn lastatempe, la unua el kiuj markigas unu birdon kaj sekvas ĝin al la resto de la aro, eksponante novan populacion al nuligo.[34] La dua metodo analizas la DNA de la populacioj de la Aŭstralia komuna sturno por scii la migrovojon el orienta al Okcidenta Aŭstralio kaj pli bone organizi evitajn strategiojn.[35]
En Novzelando, la Sturno estis enmetita en 1862, kaj nune ĉeestas en plej parto de la lando.
Kvankam estas ĉirkaŭ 200 milionoj da sturnoj en Nordameriko, ili estas ĉiuj posteuloj de ĉirkaŭ 60 birdoj (aŭ 100 [1]) liberigitaj en 1890 en Central Park, Novjorko, fare de Eugene Schieffelin, kiu estis membro de la Acclimation Society of North America kiu klopodis enmeti en Nordameriko ĉiun birdospeciojn menciitajn en la verkoj de William Shakespeare.[36]
Kiel enmetita specio, la Eŭropa sturno ne estas protektita laŭ la Migratory Bird Treaty Act.[37] Sturnoj estas konsiderata damaĝa specio en Nordameriko. Tiuj birdoj, kiuj veturas laŭ enormaj aroj, ofte endanĝeras la aerveturadon, ĝenas la gregobredadon, forpelas indiĝenajn birdojn, kaj ripozas en urboj, kie ili lasas korodajn fekaĵojn kaj kaŭzas centojn de milionoj de dolaroj de damaĝo ĉiujare. En 2008, la agentoj de la usona registaro venenigis, mortpafis aŭ kaptis 1.7 milionoj da sturnoj, pli ol ĉe ĉiu ajn damaĝa specio.[38]
En Sudafriko la sturno estis enmetita en 1890, kaj estas nune komuna en suda regiono de Kabprovinco, kaj malpli komuna norde en la areo de Johanesburgo.[39]
La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio.
Tiu specio de sturno estas indiĝena de plej parto de moderklimataj Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas loĝantaj birdoj en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, dum nordorientaj populacioj migras suden kaj okcidenten vintre al tiuj regionoj, kaj eĉ iom pli suden al areoj kie ili ne reproduktiĝas, nome en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estis enmetita ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.