La Berniklo aŭ Kolringa ansero (Branta bernicla) estas birdospecio de la genro de brantoj de la familio de Anasedoj. Ĝin karakterizas la tutnigra kapo inter anseroj.
La Berniklo aŭ Kolringa ansero (Branta bernicla) estas malgranda ansero longa kaj kun mallonga, fortika beko. Ĝi estas 55 – 66 cm longa, kun enverguro de 106 – 121 cm kaj pezo de 0.88 - 2.2 kg.[1][2][3] La subvosto estas tute blanka, kaj la vosto estas nigra kaj tre mallonga (la plej mallonga inter ĉiuj anseroj).
La specio estas dividata en tri subspecioj:
Kelkaj pruvoj per DNA sugestas, ke tiuj formoj estas genetike distingaj; dum oni proponis disigon en tri separatajn speciojn, tio ne estis ankoraŭ amplekse akceptita, ĉar aliaj pruvoj subtenas retenon kiel ununura specio.
La korpo de la Malhelventra formo estas preskaŭ uniforme malhelgrizbruna ĝenerale, la flankoj kaj ventro ne tre pli palaj ol la dorso. La kapo kaj la kolo estas nigraj, kun malgranda blanka makulo en ĉiu flanko de la kolo. Ili reproduktiĝas en marbordoj de Arkto de centra kaj okcidenta Siberio kaj vintras en okcidenta Eŭropo, kun ĉirkaŭ duono de la populacio en suda Anglio, kaj la resto inter norda Germanio kaj norda Francio.
La Palventra berniklo aspektas nigrecbruna kaj helgriza. La korpo havas diversajn nuancojn de grizbruna ĝenerale, la flankoj kaj ventro estas multe pli palaj ol la dorso kaj montras markatan kontraston. La kapo kaj kolo estas nigraj, kun malgranda blanka maulo en ĉiu flanko de la kolo. Ili reproduktiĝas en Lando de Francisko Jozefo, Svalbardo, Gronlando kaj nordorienta Kanado, kaj vintras en Danio, nordorienta Anglio, Irlando kaj la marbordo de Atlantiko en Usono el Majno al Georgio.
La Nigra branto aspektas nigrecbruna kaj blanka. Tiu formo estas tre kontraste nigrablanka birdo, kun uniforme malhelnigrecbruna dorso, similkoloraj subaj partoj (kun malhela koloro etende pleje ĉe la dorso inter la tri formoj) kaj elstara blanka flankomakulo; ĝi havas ankaŭ pli grandajn blankajn kolmakulojn, formante preskaŭ kompletan kolumon. Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Kanado, Alasko kaj orienta Siberio, kaj vintras ĉefe en okcidenta marbordo de Nordameriko el suda Alasko al Kalifornio, sed ankaŭ kelkaj en orienta Azio, ĉefe en Japanio.
La aziaj populacioj de la Nigra branto estis iam konsiderataj separata subspecio orientalis baze sur pli palaj supraj partoj; tamen, ĝi estas ĝenerale nune konsiderata ke tio ne ĝustas.
Oni proponis kvaran formon (konata diverse kiel Griza branto, Intermeza branto aŭ Grizventra branto), kvankam oni ne faris formalan subspecian priskribon ĝis nun, por populacio de birdoj reproduktantaj en centra arkta Kanado (ĉefe en la Insulo Melville), kaj vintranta en the Puĝeta Fjordo en la amerika okcidenta marbordo ĉe la limo inter Usono kaj Kanado. Tiuj birdoj estas intermezaj laŭ aspekto inter la Nigra branto kaj la Palventra branto, kaj havas brunajn suprajn partojn kaj grizajn subajn partojn, kio havigas malpli da kontrasto kun la blanka flankomakulo. Ĉar tiu populacio montras miksajn karakterojn, oni proponis anksu, ke, pli ol esti separata subspecio, ĝi estas fakte rezulto de interreproduktado inter tiuj du formoj.
La Berniklo (nomiga subspecio) grandas 55–60 cm; ĝi estas la plej malgranda kaj nigra el la maraj anseroj. Ties ventro estas griza, ne tiom nigreca kiom ĉe la Nigra branto kaj pli malhela ol ĉe la Helventra berniklo.
La kapo, kolo, brusto estas nigraj; la kapo malgranda, la kolo longa; la dorso estas malhele brunecgriza senstrieca. Blanka makulo sur la kolo vidiĝas kiel kolringo: tiu estas malpligranda ol tiu de la Nigra branto sed iom pli granda ol ĉe la Helventra berniklo. En flanko estas hela strieco pli malgranda ol ĉe la aliaj subspecioj. La suba vosto estas tre blanka kaj tre kontraste.
La junbirdoj ne havas tiun helan makulon.
Ĝi flugas grupe, rapide, senorde; nutroserĉas tage kaj nokte ĉe malprofundaj maroj.
Krom la kovada tempo, tiu holarktisa birdo vivas sur la maro. Ĝi ŝatas la marbordajn akvojn, tajdajn riverdeltojn kun marherbo (Zostera marina, Ulva ktp.).
Dum lastaj jardekoj, ĝi ekuzis agrikulturajn terojn mallongdistance interne, kie manĝas etende herbon kaj vintrajn cerealojn. Tio povas esti kutimmo lernita per sekvo al aliaj specioj de anseroj. Ankaŭ manĝopremo povas esti ankaŭ grava por konduki al tiu ŝangzo, ĉar la monda populacio kreskis al 400,000-500,000 meze de la 1980-aj jaroj, eble atingante ŝarĝokapablon de estuaroj. En la reprodukta sezono, ĝi uzas malaltan humidan marbordan tundron kaj por reproduktado kaj por manĝado. Ĝi nestas sur rokoj, tundro. La nesto estas bulforma, kovrita per herbo kaj lanugo, en alta loko, ofte sur malgranda lageto.
La Berniklo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
La Berniklo aŭ Kolringa ansero (Branta bernicla) estas birdospecio de la genro de brantoj de la familio de Anasedoj. Ĝin karakterizas la tutnigra kapo inter anseroj.