dcsimg

Ĉimpanzo ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La ĉimpanzo (science: Pan troglodytes)[2] estas primato kiu estas membro de la familio homedoj. Ĉimpanzoj kaj bonoboj estas la du specioj de la ĉimpanza genro, kiun oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj). La konga formado povus esti kondukinta al alopatria speciiĝo de la bonobo kaj de la ĉimpanzo el ties Plej ĵusa komuna praulo.[3]

Nomo de la specio

Linnaeus nomis ilin Homo troglodytes - "homo de la kaverno". La unua parto de la nomo estis korektita, sed ne la dua, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj.

Klopodoj instrui lingvon al ĉimpanzoj

En la 1960-aj kaj poste, Jane Goodall loĝis en la ĝangalo por studi la ĉimpanzojn. Ŝi trovis, inter alie, ke ili estas pli agresemaj ol ni supozis kaj povas inventi simplajn ilojn.
Kvankam al afrotropisa specio oni ne povas instrui paroli, pro la formiĝo de la laringo, kiun posedas nur la homoj, oni ekde 1966 (projekto Washoe, fare de Allen kaj Beatrix Gardner) sukcsesis lernigi al ili certagrade gestolingvon de la surduloj (Ameslan). En tiuj eksperimentoj, pluigitaj de Roger Fouts, montriĝis, ke ili kapablas kombini spontane signojn, simile al tio, kion faras homoj (ekzemple "frukto-trinkaĵo" por akvomelono aŭ "frukto-dolorigi-plori" por akra rafano), kaj derivi figurajn sencojn el konkretaj (ekzemple ili spontane kreis insultojn per konkreta vorto: "malpura") Aliaj eksperimentoj evidentigis la samajn lingvokapablojn per uzo de komputiloj (Ĉimpazino Lana) aŭ de simbolaj pecoj el plasto (vidu Yerkish). Unu jaron post la komenco de tiuj eksperimentoj nederlanda esploristo montris, ke ankaŭ en la naturo ili komunikas per gestoj, kaj ke tiuj malsamas laŭ la komunumoj, kiel iaj "dialektoj". Por pli da detaloj vidu artikolon: Lingvokapabloj de simioj.

Vidu ankaŭ

 src=
Ĉimpanzo

Referencoj

  1. Pan troglodytes en Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj
  2. ĉimpanzo en vortaro.net
  3. Caswell JL, Mallick S, Richter DJ, et al. (2008). “Analysis of chimpanzee history based on genome sequence alignments”, PLoS Genet. 4 (4), p. e1000057. doi:10.1371/journal.pgen.1000057.
ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Ĉimpanzo: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La ĉimpanzo (science: Pan troglodytes) estas primato kiu estas membro de la familio homedoj. Ĉimpanzoj kaj bonoboj estas la du specioj de la ĉimpanza genro, kiun oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj). La konga formado povus esti kondukinta al alopatria speciiĝo de la bonobo kaj de la ĉimpanzo el ties Plej ĵusa komuna praulo.

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO