dcsimg

Azia nanofalko ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Azia nanofalko (Polihierax insignisNeohierax insignis) estas birdospecio de la familio de falkedoj kiu loĝas en sudorienta Azio, unu el la plej malgrandaj rabobirdoj de la kontinento.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando, kaj Vjetnamio. Ĝi estis foje lokigita en sia propra monotipa genro Neohierax. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj seka savano. Ĝi estas konsiderata preskaŭ minacata pro habitatoperdo pro lignoproduktado kaj arbarincendioj, kaj eble pro ĉasado.

Ĝi estas specio ege simila al sia samgenrano la Afrika nanofalko, tio estas blanka sube kaj en vizaĝo, griza supre (escepte pro blanka pugo), pli malhele ol ĉe la afrika parenco, escepte en krono kaj nuko, kie estas nur nuanco griza. La beko estas tre dika, mallarĝa kaj hokoforma; kolore estas pli nigreca ol tiu de la afrika parenco. Estas ruĝaj ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj brido kune kaj pli etendaj ol tiuj de la afrika parenco. La vosto estas laŭ strioj blankanigra, tio estas nigreca kun blankaj fina bordo kaj tri strioj en eksteraj vostoplumoj, sed ne centre.

Referencoj

ترخيص
cc-by-sa-3.0
حقوق النشر
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
النص الأصلي
زيارة المصدر
موقع الشريك
wikipedia EO

Azia nanofalko: Brief Summary ( إسبرانتو )

المقدمة من wikipedia EO

La Azia nanofalko (Polihierax insignis aŭ Neohierax insignis) estas birdospecio de la familio de falkedoj kiu loĝas en sudorienta Azio, unu el la plej malgrandaj rabobirdoj de la kontinento.