dcsimg

Tipoledoj ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Tipoledoj, komunlingve tipoloj, estas membroj de familio de muŝoj (dipteroj) kun longegaj, maldikegaj kruroj. La latina nomo de la familio estas Tipulidae.

 src=
Tipolo de necerta specio

Oni nomas ilin ankaŭ "longkruruloj", sed tiu nomo estas uzata ankaŭ pri kelkaj araneecaj bestetoj. Ilia aspekto similas al moskitoj, kvankam ili estas multege pli grandaj kaj malpli lerte flugas. Ili vivas nur kelkajn tagojn en la adolta etapo de la vivo, nur sufiĉe longe por fekundigi la ovojn de la posta generacio. Iuj tropikaj specioj atingas longon de 100 mm. La adoltoj ne manĝas, nur trinketas akvon, sed la larvoj ja povas difekti la radikojn de plantoj. Tamen tipoledoj estas plejpart, "ekonomie marĝenaj" specioj. Kaj malgraŭ ilia moskitsimila aspekto, ili ne mordas homojn aŭ aliajn bestojn. Ilin forte logas lumo.

Tipulidae Luc Viatour.jpg


許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO