dcsimg

Lofio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Lofio (latine Lophius piscatorius) estas mara fiŝo vivanta sur fundoj de maroj. Ĝi estas maksimume 2 metrojn longa.

 src=
 src=
Lofio en kuirejo
 src=
Lardita lofio kun legomoj, parmaŝinkaj ĉipsoj sur krema folibeto kaj kaviaraj terpomoj

Apero

 src=
Skeleto de Lofio

Lofioj aperas preskaŭ en ĉiuj maroj de tropika kaj milda klimata zono. Ankaŭ en la Mediteraneo ĝi estas tre abunda. En la Atlantika Oceano ĝi vivas de Okcidenta Afriko ĝis la Manika Markolo, la Britaj insuloj kaj la Balta Maro.

Priskribo

Ĝia korpo estas malalta, sed tre larĝa, ĝi estas kovrita de mola haŭto sen skvamoj. Sur la tuta korpo estas malgrandaj elkreskaĵoj kaj elstaraĵoj, do la surfaco de la korpo estas tre malfajna. La plej larĝa kaj la plej malalta estas la kapo, direkte malantaŭen la korpo plialtiĝas kaj mallarĝiĝas. La kapo estas granda, ĝi okupas proksimume unu trionon de la korpo, la buŝo estas larĝa, duonronda kun karakterize superanta suba makzelo (mandiblo) kaj grandaj fleksaj dentoj. La okuloj estas tre malgrandaj, ili troviĝas sur la supra parto de la kapo.

Uzado

La fiŝo estas uzata en kuirarto, kiel montras unu el la bildoj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Lofio: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Lofio (latine Lophius piscatorius) estas mara fiŝo vivanta sur fundoj de maroj. Ĝi estas maksimume 2 metrojn longa.

 src=  src=Lofio en kuirejo  src=Lardita lofio kun legomoj, parmaŝinkaj ĉipsoj sur krema folibeto kaj kaviaraj terpomoj
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO