La tapiro (Tapirus) estas besto kun mallongaj kruroj kaj dika korpo. (Ĝi aspektas iom kiel porko kun nekutime longa rostro). La familio Tapiredoj enhavas nur unu genron—tiun de la tapiro. La tapiro loĝas en la tropikaj arbaroj el la orientaliso kaj la neotropiso.
En Brazilo la tapiro estas simbolo de stulteco.
Ĝiaj ulno kaj fibulo estas apartaj ostoj. Ĝi havas sur la antaŭaj kruroj 4 fingrojn, kaj sur la malantaŭaj nur 3. La dentoformulo de la tapiro estas 3143/3143, la molaroj estas malaltaj, kun longa radiko (brachiodonte). La nazo kaj la supra lipo kune formas tenpovan rostron.